Alcoba
| Alcoba | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Ciudad Real | ||
| Poŝtkodo | 13116 | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Francisco Luis Salgado Fernández (PP) ekde 2007 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 717 (2010) | ||
| Loĝdenso | 2,33 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 16′ N, 4° 29′ U (mapo)39.260833333333-4.4766666666667Koordinatoj: 39° 16′ N, 4° 29′ U (mapo) | ||
| Alto | 638 m [+] | ||
| Areo | 307,10 km² (30 710 ha) | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Alcoba de los Montes aŭ simple Alcoba (trad. dormoĉambro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas alcobeños. La censita populacio en 2010 estis de 717 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,33 loĝ/km².
Situo
Alcoba estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj (Ciudad Real) en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 323 m. La areo de ties teritorio estas de 307,10 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
La fondo eble rilatas al proksimeco de la romia vojo el Mérida al Toledo. La araba deveno el la nuna nomo pruvas araban setladon en areo inter la teritorioj de la Ordeno de Kalatravo kaj la teritorioj de la urbo de Toledo. Ĉiukaze la signifo de la nomo ne rilatas al la nuna signifo "dormoĉambro" sed al io rilata al publika pesilo, rilate al pago de impostoj pro la lima karaktero menciita.
Flaŭro kaj faŭno
La vegetaĵaro de la ĉirkaŭo karakteras pro: makiso komponata el anzino, korkokverko kaj aliaj kverkoj. La arbustaro estas formata de cisto, eriko, timiano, rosmareno kaj arbuto.
La faŭno plej karaktera de la ĉirkaŭo estas:
- Birdoj: ruĝkrura perdriko, blua pigo, palumbo, griza ardeo, nigra cikonio kaj blanka cikonio.
- Rabobirdoj: reĝ aglo, imperia aglo, monaĥvulturo kaj gufo.
- Mamuloj: apro, cervo, kapreolo, vulpo, leporo kaj lutro.
La vilaĝo posedas ĉirkaŭ 18.000 hektarojn ene de la Nacia Parko Cabañeros. Tiele estas multaj naturaj lokoj, rigardejoj kaj areoj kie eblas observi faŭnon.
Demografio
| Demografia evoluo de Alcoba inter 2001 kaj 2007
| ||||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
| 784 | 801 | 779 | 757 | 753 | 744 | 753 |
Festoj
19a de Januaro Sankta Sebastiano kaj ties fajro. Karnavalo kun tradicia tuŝo de knabinoj per korno al la "membroj" de viroj. Fine de majo festoj de Sankta Kiterio. Septmebre la festo de Kristo kun kamparfesto.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Municipo de Alcoba de los Montes
- Submunicipo de Santa Quiteria Arkivigite je 2018-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





