Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Monsinjoro

Insigno de Apostola Protonotario: duonviola galero kun duoblaj ruĝaj flokoj.
Insigno de Honora Prelato: duonviola galero kun duoblaj violaj flokoj.
Insigno de kapelano de Lia Sankteco:nigra galero kun duoblaj duonvkiolaj flokoj.

Monsinjoro estas religia titolo en la Katolika Eklezio kiel ankaŭ en la Ortodoksa, ĉerpita el la franca monseigneur, kiu signifas "mia sinjoro".

Ĝi estas rezervita kaj eventuale atribuita, ene de la Katolika Eklezio, al tiuj kiuj ricevis la sakramenton de la Ordino en la grado de episkopeco, sed estas atribuita pro apartaj konsideroj de la Apostola Seĝo ankaŭ al presbiteroj (nome al simplaj pastroj).

Unu el tiuj titolanoj plenumas la funkciojn de Ceremoniestro.

Atribuado de la titolo

La “instruo pri la atribuo de la papaj honoraĵoj”, promulgita de la Vatikana Ŝtatsekretario en 2001, disponas ke la diocezaj episkopoj povas proponi al kompetentaj aŭtoritatoj atribuon de papaj honoraĵoj al ekleziuloj meritaj.

Se la titolo estas allasita, estas indikata ankaŭ la grado laŭ la sekva ordo:

  1. Kapelano de Lia Sankteco, al presbiteroj de la sekulara klerikaro aparte merita kaj kiuj jam aĝas pli ol 35-jare.
  2. Honora prelato de Lia Sankteco al sacerdotoj aĝaj pli ol 35 jaroj de sacerdoteco.
  3. Apostola Supernumera Protonotario, al sacerdotoj de 35-jaraĝa kun 20 de sacerdoteco.

Papo Francisko, la 7-a de januaro 2014, aboliciis la papan titolon de monsinjoro por la sekularaj presbiteroj kiuj jam ne atingis la 65-jariĝon. Kaj samokaze estis komunikate ke estonte la nura honoraĵo por sekularaj presbiteroj estos “Kapelano de Lia Sankteco”.

Vestoj, titoloj kaj insignoj…

Ĉiu kategorio de distingitoj havas siajn vestojn kaj titolojn kaj insignojn. Monsinjoro povas esti distingita el aliaj pastroj pro siaj vestoj, kiel establite de la Ŝtatsegretario de la Apostola Seĝo rilate la vestojn, la titolojn kaj la insignojn de tuta la prelataro, promulgita la31-an de marto 1969 subskribe de de kardinalo Amleto Giovanni Cicognani[1]

La kapelanoj de Lia Sankteco havas ĉiukaze kiel ĥoran veston nigran sutanon kun okuletoj, butonoj, bordoj kaj subŝtofo malhelviolaj kaj bendo silkmalhelviola, la malhelviola vesto, la malhelviola mantelego, la bendo kun flokoj kaj la bukoj…

La Superaj Prelatoj de la Kongregacioj de la Roma Kurio nehavantajn episkopan digneon, la Aŭskultantoj de la Tribunalo de la Roma Rota, la Ĝenerala Leĝogardisto kaj aliaj membroj de la Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo, la membroj de la [[Apostola Ĉambro kaj la Prelatoj de Papa Antaŭĉambro havas kiel Ĥoran veston la malhelviolan sutanon kun malhelviola manteleto, Surpliseto kaj samkolora Bendo. La bireto estas nigra kun floko ruĝa.

Kutime ĉiu prelata kategorio havas siajn vestajn apartaĵon kaj siajn (kiel “pian veston”) sutanojn.

La super menciitaj novaj normoj pri la prelataj vestoj abolicias ĉiujn privilegiojn, ankaŭ tiujn centjarajn kaj ab immemorabili (kies komenciĝo ne estas konata).

La titolo “monsinjoro” estas allasitaj ankaŭ al episkopoj, al presbiteroj kiuj estus ĝeneralaj vikariojepiskopaj de la diocezoj, kanonikoj, efektivaj aŭ honoraj, de [Katedralo|katedralaj]] kapitoloj durante munere (dumofice), kapelanoj de Milita Suverena Ordeno de MaltoKavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

Historio

Pasinte, kaj aparte en Mezepoko, estis honora titolo kiu oni atribuis al reĝo, princoj kaj kavaliroj, krom al elstaraj ekleziaj viroj. En la medio strikte eklezia, "Monsinjoroj de la Papo" estis nomataj la klerikaro zorganta ĉe la romaj Bazilikoj kaj ĉe la Papa Kapelo; poste tiu distingo etendiĝis tra la tuta universala eklezio.

En la franca regno monseigneur, redukte monsieur, estis la titolo rezervita al la frato de la reĝo.

Notoj

  1. Teksto publikigita en Acta Apostolicae Sedis 61 (1969) 334-40, sekve konfirmita de aliaj kongregacioj.

Bibliografio

  • Noonan, Jr., James-Charles (1996). The Church Visible: The Ceremonial Life and Protocol of the Roman Catholic Church. Viking. pp. 315–6. ISBN 0-670-86745-4.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9