Mongolaj-manĉuraj herbejoj
La mongolaj-manĉuraj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo daura stepo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Mongolujo, Interna Mongolujo kaj Nordorienta Ĉinujo (historie konata kiel Manĉurujo). PriskriboLa Mongolaj-manĉuraj herbejoj kovras areon de 887 300 kvadratajn kilometrojn. Ili konstituas vastan lunarkon ĉirkaŭ Gobio-Dezerto, etendiĝantan tra centra kaj orienta Mongolujo en la orienta parto de Interna Mongolujo, en de orienta kaj centra Manĉurujo, kaj tiam sudokcidenten tra la nord-ĉina ebenaĵo. Al la nordoriento kaj la nordo, la Selenĝ-orĥona arbarstepo kaj la Daura arbarsteppo konstituas transiran zonon inter la herbejoj kaj la arbaroj de Siberio norde. Oriente kaj sudoriente, la herbejoj transiras al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, inkluzive de la Manĉuraj miksaj arbaroj, la Nordorient-ĉinaj ebenaĵaj deciduaj arbaroj, kaj la Centra-ĉinaj leŭso-ebenaĵaj miksaj arbaroj. Je la sudokcidento, la herbejoj etendiĝas ĝis la Flava Rivero, trans kiu troviĝas la Ordos-altebenaĵa stepo. FlaŭroLa superreganta flaŭro konsistas el mezaltaj ĝis altaj herbejoj, dominataj de stipoj (Stipa baicalensis, Stipa capillata kaj Stipa grandis), Festuca ovina, Leymus chinensis, Filifolium sibiricum kaj Kengia squarrosa. La pli sekaj regionoj ĉirkaŭantaj Gobion, gastigas trosekecotoleremaj gresoj, kune kun herbecaj ne-poacaj, ne-junkacaj, ne-ciperacaj angiospermoj kaj malalta veprejo. La sudokcidentaj deklivoj de Granda Ĥingan-Montaro subtenas arbarerojn de decidua foliarbaro, ĉu de la mongola kverko (Quercus mongolica), aŭ miksaĵo de poplo (Populus davidiana kaj Populus suaveolens), orientazia betulo (Betula platyphylla), kaj saliko (Salix rorida). FaŭnoPluraj specioj de krize minacataj mamuloj verŝajne troviĝas en la Mongolaj-manĉuraj herbejoj, kvankam la restantaj populacioj estas severe fragmentitaj. La hemiono (Equus hemionus) eble ankoraŭ troviĝas apud la mongol-limaj regionoj, kaj populacioj de neĝleopardo (Panthera uncia) eble malgrandnombre vivus en la montaraj areoj, kvankam neniuj registraĵoj el tiu ekoregiono estas sciataj. Baktria kamelo (Camelus bactrianus), Przewalski-gazelo (Procapra przewalskii), kaj Prĵevalski-ĉevalo (Equus przewalskii) estis ekstermitaj en tiu ekoregiono rezultante de ĉasado kaj eble de delokigado kaŭze de brutaro. Aliaj mamuloj vivantaj en la ekoregiono estas : azia marmoto (Marmota bobak), griza lupo (Canis lupus) , mongola gazelo (Procapra gutturosa) kaj stepa vulpo (Vulpes corsac). La bruna fazano (Crossoptilon mantchuricum) estas la sola endemia birdo en la ekoregiono. Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|