Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Minorko

Minorko
katalune Menorca

hispane Menorca

angle Minorca

Flago de Minorko
Flago de Minorko
insuloadministra teritoria unuo • komarko de la Balearoj
Situo Mediteraneo
Geografia situo 39° 58′ N, 4° 5′ O (mapo)39.9666666666674.0833333333333358Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 5′ O (mapo) f1
Minorko (Balearoj)
Minorko (Balearoj)
DEC

Map

Areo 695,7 km² f4
Plej alta loko Monte Toro
358 ES-IB Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5
Ŝtato Hispanio Hispanio
Provinco Balearoj
Loĝantaro 93 397 (1-a de januaro 2019)
134 loĝ./km²
Ĉefurbo Mahón (loĝ. 29 040)
vdr

Minorko[1] estas insulo de la Balearoj, Hispanio. Ĝi estas la dua plej granda el la insularo post Majorko.

  • Ĉefurbo: Maono (katalune Maó, hispane Mahón).
  • Aliaj urboj: Ciutadella, Alaior.
  • Loĝantaro (2002): 78.796 h
  • Surfaco: 694,39 km²
  • Denseco: 113,47 h/km²
  • Lingvoj: kataluna; ankaŭ la hispana estas oficiala.
La Kamparo minorka

Historio

Dum la bronzepoko floris civilizo nomata talajota, kiu konstruis grandajn rokajn monumentojn. La diverseco de fremdaj ceramikaĵoj trovitaj de arkeologoj atestas viglajn komercajn rilatojn inter la talajota civilizo kaj aliaj mediteraneaj kulturoj.[2] La romianoj konkeris Minorkon en la jaro -123 kune kun la ceteraj Balearoj.

Post diversaj invadoj, la araboj okupis la insulon la jaron 903. Ĝin rekonkeris la kristanoj en 1287, kaj ĝi unuiĝis al la katalunaj teritorioj de la Kronlando de Aragono.

En 1708, post la Milito de hispana sukcedo, pro la Traktato de Utrecht ĝi fariĝis angla kolonio. Ĝi estis redonita al Hispanio en 1802. Tiu jarcenta okupado de la insulo donis al ĝi kelkajn trajtojn kaj kutimojn anglecajn, ankoraŭ konservitajn.

Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis fidela al la respublikana flanko. Apenaŭ estis bataloj, ĝis la fino de la milito, kiam la lastaj defendantoj kapitulacis sub la protekto de la angla mararmeo. Unu el la homoj kiuj gvidis la defendon kaj devis ekziliĝi estis la esperantista militisto Fernando Redondo Ituarte.

Lingvoj

La ĉefa lingvo de Minorko estas la kataluna, en sia dialekto minorka, kaj la hispana estas ankaŭ tre uzata. Ambaŭ lingvoj, la hispana kaj la kataluna, estas oficialaj. La precipaj diferencoj inter la lingvo kataluna ibera kaj la lingvo insula estas la uzo de artikoloj "saletoj"; ekzemple: es, sa, ses anstataŭ artikoloj normaj katalunaj, t.e. el, la, els, les. Ĉi tiu specialaĵo estas ankaŭ ofta en la ceteraj Balearoj.

La subdialekto minorka ankaŭ havas kelkajn vortojn anglecajn kaŭze de la angla rego, ekzemple: boinder- «bow window» kaj txoc- «chalk».

Ekologio

Floroj

Minorko havas abundon da sovaĝaj floroj, kun pli ol 900 registritaj specioj de florplantoj. Multaj estas komunaj al la Mediteraneo, sed kelkaj estas endemioj. Troviĝas 24 aŭ 25 specioj de orkideoj, kaj tiuj plejparte floras de la malfrua parto de marto tra majo.

Insektoj

Oranĝmakula citronpapilio, kanjono Algendar

30 specioj de papilioj estas registritaj en Minorko, kaj flugas plejparte de marto ĝis la fino de septembro. Inter ili estas la oranĝmakula citronpapilio (Gonepteryx cleopatra), Leptotes pirithous kaj Charaxes jasius.
Kvankam Minorko ne havas multajn grandajn malsekejojn, libeloj abundas. 17 specioj estas registritaj, interalie la imperiestra libelo.

Reptilioj kaj amfibioj

En Minorko estas tri specioj de amfibioj: la verda bufo (Bufo viridis), la ridorano, kaj la mediteranea hilo (Hyla meridionalis).

La ordinara lacerto tra la tuta insulo estas Podarcis siculus, kvankam ĉeestas ankaŭ Scelaris perspicillata. La baleara endemio Podarcis lilfordi loĝas sur multaj el la apudaj insuletoj. Du specioj de gekoj loĝas en Minorko, la mura geko (Tarentola mauritanica) kaj Hemidactylus turcicus.

Kvar specioj de serpentoj troviĝas: Natrix maura, la ringonatriko, Macroprotodon cucullatus kaj Rhinechis scalaris.

La hermana testudo (Testudo hermanni) estas tre ofta kaj troviĝas en la tuta insulo. Ankaŭ troviĝas du terapenaj specioj, la indiĝena eŭropa terapeno (Emys orbicularis) kaj la florida testudo (Trachemys scripta) enkondukita el Ameriko.

Birdoj

La birda faŭno de Minorko estas tre konata kaj spektata. Ĝi estas en la migrovojo de multaj specioj, kaj granda nombro da pasantoj vidiĝas printempe.[3] Inter la loĝantaj birdoj estas la koralmevo, blua rokturdo kaj mallongbeka tufalaŭdo. La botaglo kaj ruĝa milvo estas facile spekteblaj, kaj ankaŭ la kadavrogrifo en taŭgaj habitatoj. Somere estas abelmanĝuloj, kaj Minorko havas gravajn koloniojn de la boreala pufino kaj la baleara pufino.

Mamuloj

Minorko ne havas grandajn indiĝenajn mamulojn. Ĉeestas kelkaj malgrandaj mamuloj, interalie kunikloj, vespertoj, ratoj, musoj, arbaraj martesoj kaj subspecio de la alĝeria erinaco.

Komunumoj

La insulo estas dividita en ok komunumojn:

  • Alaior (hispane Alayor).
  • Ciutadella de Menorca (hispane Ciudadela de Menorca).
  • Es Castell (hispane Villa Carlos).
  • Es Mercadal (hispane Mercadal).
  • Es Migjorn (hispane San Cristobal).
  • Ferreries (hispane Ferrerias).
  • Maó (hispane Mahón).
  • Sant Lluís (hispane San Luís).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. artikolo Minorko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002, paĝo 699
  2. Belén, María, kaj Fernández-Miranda, Manuel. 1979. El fondeadero de Cales Coves (Alayor, Menorca). Ministerio de Cultura. [1]
  3. Migrant Birds of Menorca (24-a de aprilo 2019). Arkivita el la originalo je 22-a de aŭgusto 2019. Alirita 22-a de aŭgusto 2019 .

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9