Milla Jovovich
Militza JOVOVICH (naskiĝis la 17-an de decembro 1975 en Kievo, Ukraina SSR, Sovetunio; ruse Милла Йовович, Milla Jovović[1]) estas usona fotomodelino, aktorino, muzikistino kaj dezajnistino. Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeloj kaj ankaŭ sukcesa kiel aktorino. Ekde 1994 ŝi havas usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle. VivoŜiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sakramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam ŝi aĝas 9, ekvizitas instruon pri aktorludo. La fotomodelulan karieron ŝi komencas en aĝo 11. Unu jaron poste ŝi aperas sur kovrilpaĝo de usona gazeto Mademoiselle, kio ekas akran debaton pro temo junuloj kiel fotomodeluloj (legu: pedofilio). Samjare nomis ŝin Richard Avedon kiel unu el la „plej neforgeseblaj virinoj de Revlon” (Revlon's most unforgettable women). Inter la modeladoj, ŝi laboras plej ofte pri sia aktorina kariero. En aĝo de 13 ŝi ricevas flankrolon en la filmo Two Moon Junction, tri jarojn poste ĉefrolon en La reveno al la blua laguno. En 1992 ŝi ludas kun Christian Slater en Kuffs kaj akiris roleton en la biografia filmo de Charlie Chaplin, Chaplin. Jovoviĉ geedziĝis en aĝo de 16 kun filma partnero Shawn Andrews, kun kiu ŝi konatiĝis dum surbendigo de sia sekva filmo Dazed and Confused (Reĝisoro: Richard Linklater). La geedziĝon nuligis post du monatoj ŝia patrino. (kasacio) En 1994, ŝi ricevas kontrakton ĉe EMI Records kaj publikigas sub tiu etikedo sian unuan albumon The Divine Comedy, kiun ŝi skribis jam en aĝo de 15 kaj surbendigis en aĝo de 16. Ĝi ricevas kelkajn bonajn kritikojn, sed restas malantaŭ la atendoj. En 2002 aperas ŝia dua albumo The Peopletree Sessions. En 1997 ŝi geedziĝas kun Luc Besson, reĝisoro de scienc-fikcia filmo La kvina elemento, en kiu Jovoviĉ ludis la virinan ĉefrolon kaj iĝas stelulino. Ŝi ankaŭ ludis sub lia reĝisorado – post du jaroj – la francan nacian heroon kaj sanktulon Johana de Orleans. En 1999 ŝi denove divorcas. En 2003 ŝi fondas kun Carmen HAWK la modan firmaon Jovovich-Hawk. La vendado okazas tra usona vendejo Fred Siegel en Los Anĝeleso. En 2005 ŝi malfermas sian propran butikon en Novjorko. Filmaro
ReferencojEksteraj ligiloj |