Migdalujo
Migdalujo (latine: Prunus dulcis aŭ Amygdalus communis) estas arbo el la familio rozacoj (latine: Rosaceae), kies rozblankaj floroj aperas antaŭ la folioj. La migdalujo estas la simbolo de virgeco, kaj ĝia frukto estas la migdalo. Arbo estas maldika sed abunda per folioj, alta inter 8 kaj 12 m. Ĝiaj branĉoj estas pikaj kaj branĉetoj nudaj, glataj ruĝetaj. Folioj estas simplaj, ovformaj kun pika fino. Supra flanko de folioj estas malhelverda kaj brila, suba flanko iom hara. Floroj estas blankaj ĝis rozkoloraj, meze grandaj, du seksaj kaj unuopaj. Fruktoj, migdaloj, estas eliptaj ĝis rondformaj, iom plataj kun unu sola semo en la kerno. Oni rompas lignetan ŝelon por preni semon kiun oni manĝas. La migdalujo estas unu el la arboj kiuj plej frue floras, en Mediteraneo ekde januaro aŭ februaro kiam ankoraŭ aliaj arboj ne floris kaj kiam la arbo mem ankoraŭ ne havas foliojn, pro tio ili konsistigas belegajn vidindaĵojn kaj eĉ pejzaĝojn. Bildoj
Vidu ankaŭ |