Mezvarmaj koniferarbaroj
La mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj kun varmaj someroj, malvarmetaj vintroj kaj sufiĉe da precipitaĵo kaj kie superregas la gimnospermaj arboj. Disvastiĝo kaj konsistoNur en sep regionoj de la mondo ekzistas naturaj mezvarmaj koniferarbaroj :
Tiuj arbaroj ampleksas multajn speciojn de pinacoj, kiel cedrojn, kupresojn, abiojn, juniperojn, Agathis, pinojn, podokarpojn, sekvojojn, taksusojn, ktp. La subarbaraĵo enhavas grandan variadon de herbaj kaj arbustaj specioj. Strukture, rilatas al arbaroj sufiĉe simplaj, konstituitaj el du stratumoj : la kanopeo kaj la subarbaraĵo. Kelkfoje ankaŭ ekzistas arbeda tavolo. La pinarbaroj gastigas herban subarbaraĵon, kiu estas superregata de herbaj staŭdoj, submetitaj al naturaj incendioj, gravaj ekologie. La mezvarmaj koniferarbaroj plej humidaj ampleksas la plej grandan kvanton de biomaso el ĉiuj tersupraĵaj ekosistemoj, kaj distingiĝas pro la gigantaj dimensioj de siaj arboj : sekvojadendro (Squoiadendron giganteum), sekvojo (Sequoia sempervirens), Menzies-pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), alerco (Fitzroya cupressoides), Agathis australis...Tiuj arbaroj nur ekzistas en etaj zonoj de la nordokcidento de Nordameriko, de la sudokcidento de Sudameriko kaj en la nordo de Novzelando. Nenaturaj koniferarbarojKoniferarbaro ofte estas termino por indiki nenaturan arbaron, aŭ forston, en kiu kreskas nur koniferoj. En malaltaj ebenaĵoj de la modera klimata zono naturaj koniferarbaroj estas tre maloftaj. Ĝenerale ĝiaj naturaj vivoregionoj estas subarktaj kaj montaraj areoj. Tamen la homoj disvastigis ilin tie por ekonomia ekspluatado. La vorto apartenas al la komunuza lingvo, sciencistoj preferas uzi pli precizajn nociojn, por priskribi arbarajn formaciojn. Vidu ankaŭEkoregionoj
Eksteraj ligiloj
|