Metroo de Doho

Metroo de Doho
Doha Metro - مترو الدوحة
emblemo
Konstruo de la Ruĝa Linio
Konstruo de la Ruĝa Linio
aŭtomata metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Doho, Kataro
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 8-a de majo 2019
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 76 km
Nombro de linioj 3
Nombro de stacioj 37
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Qatar Rail
Transportisto RKH Qitarat
vdr

La Metroo de Doho estas metroa sistemo en Doho, la ĉefurbo de Kataro, kiu ekfunkciis la 8-an de majo 2019.[1] Ĝi havas tri liniojn kun proksimuma totala longeco de 76 km kaj 37 stacioj. Ĝi estas integra parto de la pli granda Katara Fervoja reto, kiu inkluzivos longdistancan fervojon por pasaĝeroj kaj varoj, ligante Kataron al Golfa Koopera Konsilo, kaj al tramo de Lusail. Kapabla atingi 100 km/h, la Metroo de Doho estos unu el la plej rapidaj senstiristaj trajnoj en la mondo.[2]

La Metroo de Doho estas funkciigata kaj prizorgata por daŭro de 20 jaroj fare de RKH Qitarat, komuna entrepreno formita de Hamad Group (51%) kaj francaj transport-operatoroj Keolis kaj RATP Dev (49%), nome de la sistemposedanto Qatar Rail.[3][4]

Mapo

Metrolinioj

La Metroo de Doho konsistas el tri linioj malfermitaj en fazoj de 2019 ĝis 2020 kun eventuala findato en 2026.[5] La Ruĝa, Verda kaj Ora Linioj elradias el centra vojnodo ĉe Msheireb en urbocentro de Doho.[5]

Linio Malfermo Longo
km
Stacioj Finstacioj Statuso
Ruĝa Linio 8-a de majo 2019 (Al Qassar ĝis Al Wakra)

10-a de decembro 2019 (Hamad International Airport T1, Katara, Qatar University kaj Lusail)

40 18 Lusail
Hamad International Airport T1
Al Wakra
Plene funkcianta.
Verda Linio 10-a de decembro 2019 22 11 Al Riffa
Al Mansoura
Plene funkcianta.
Ora Linio 21-a de novembro 2019 14 11 Al Aziziyah
Ras Bu Abboud
Plene funkcianta.
Blua Linio 2025 17.5 14 Hamad International Airport T2
West Bay
Konstruata.
Totalo 93 54

Veturanta materialo

La 75 tri-veturilaj senstiristaj trajnunuoj por la metrosistemo estas liveritaj komune fare de japanaj firmaoj Mitsubishi Corporation kaj Kinki Sharyo.[6] La kvar unuaj trajnunuoj estis liveritaj en aŭgusto 2017.[7]

La vagonaroj veturantaj en Metroo de Doho konsistas el tri veturiloj kun malsamaj klasoj. Unu veturilo estas por ora klaso (16 sidlokoj) kaj familia klaso (26 sidlokoj), kaj du veturiloj estas por ordinara klaso (po 88 sidlokoj).

Referencoj

  1. Doha Metro, Qatar. Railway Technology. Alirita 11 februaro 2015 .
  2. First Doha Metro trains arrive in Qatar – The Peninsula Qatar. thepeninsulaqatar.com. Alirita 14 novembro 2017 .
  3. Victoire pour Keolis et RATP Dev au Qatar (france) (7 decembro 2017). Alirita 11 January 2018 .
  4. Qatar metro and light rail operating contract awarded Metro Report International 7 decembro 2017
  5. 5,0 5,1 Doha Metro. Qatar Rail. Arkivita el la originalo je 14 julio 2014. Alirita 4 julio 2014 .
  6. Doha metro rolling stock and railway systems contract awarded. Railway Gazette International (20 februaro 2015). Alirita 25 marto 2015 .
  7. First Doha metro trains arrive in Qatar International Railway Journal 21 aŭgusto 2017

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.