Metastazo
Metastazo (greke μετάσταση, de μετα~, meta~ - "for" kaj στάση, stáse - "loko", do "for de la origina loko") estas hipoteze difinita duaranga kreskaĵo de maligna tumoro, do kancero aŭ de infekta fokuso, en alia loko de la homa korpo ol la origina kancera respektive infekta loko. La moderna onkologio, do la specialiĝinta fako de medicino pri kanceroj, baziĝas sur la teorio de kanceraj fokusoj kaj metastazoj. La koncerna latina nomo estas filia (en Esperanto "la filino", latine plurale filiae) - do "filina tumoro". Metastazoj en strikta senco estas solidaj kreskaĵoj de tumoroj en histo distanca al la origina tumora loko. La termino tamen ankaŭ uzatas por la sepsa disvastiĝo de forte malsanigaj ĉeloj kancerigaj aŭ infektaj, ekzemple kiam endokardiito disvastiĝas al multaj organoj. |