Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Meleagro

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kokoforma birdo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Meleagro (mitologio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meleagro
Ordinara meleagro, Meleagris gallopavo
Ordinara meleagro, Meleagris gallopavo
Ordinara meleagro, ino
Ordinara meleagro, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Gray, 1840
Genro: Meleagris
Linnaeus, 1758
La origina distribuado de la sovaĝa meleagro
La origina distribuado de la sovaĝa meleagro
La origina distribuado de la sovaĝa meleagro
Specioj

Meleagris gallopavo
Meleagris ocellata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Meleagris gallopavo - MHNT
Meleagra plumo
Maskla ordinara meleagro

Meleagro (Meleagris) estas genro el la ordo de kokoformaj birdoj, familio Fazanedoj (Phasianidae), de 2 specioj kun vosto ventumilforma disetendebla kaj kun haŭtpoŝo sub la beko, el kiuj la plej konata estas ofte tenata kiel kortobirdo. La meleagrobleko estas la gluglo. Kvankam la termino plej ĝuste aludas al la genro, estas uzebla ankaŭ en aliaj taksonomiaj niveloj, tio estas por la plej konata specio nome Meleagris gallopavo, por la subfamilio Meleagrenoj (Meleagridinae) kiu foje estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel propra familio Meleagredoj. Ĉiukaze, escepte por la specia nivelo, la aliaj tri kazoj koincidas kaj oni parolas pri la sama animalnombro.

Meleagroj estis klasitaj en la taksonomia ordo de Kokoformaj. Ene de tiu ordo ili estas parencoj de la familio/subfamilio Tetraonedoj (Tetrao). Meleagroj havas distingan karnan bridon kiu pendas sub la beko, kaj karnan protuberancon kiu pendas el la bekopinto nome karunklo. Kun enverguroj de 1.5-1.8 m, la meleagroj estas certe la plej grandaj birdoj en la malfermaj arbaroj en kiuj ili loĝas. Kiel ĉe multaj specioj de kokoformaj birdoj, la ino estas pli malgranda kaj estas multe malpli kolora ol la masklo.

Kiam eŭropanoj unuafoje vidis tiujn birdojn ekestis konfuzo kun birdoj de la genro Numida, kiuj laŭdire venis al Eŭropo tra Turkio, de kio devenas la angla nomo "Turkey"; por portugaloj la meleagroj venis al Eŭropo el Peruo kaj tiele ili nomiĝis en la portugala peru. La konfuzo kun numidoj trapasis al la latina scienca nomo ĉar numidoj estas Numida meleagris de la greka μελεαγρίς, de kio venas la nomo de la genro Meleagris por meleagroj. La hispanoj rilatigis tiun genron kun la Pavo pro la kutimo malfermi voston kiel ventumilon kaj uzis tiun vorton "pavo" por la meleagroj, dum la iama "pavo" iĝis "pavo real", tio estas "reĝa pavo". Aliaj lingvoj nomigis la meleagrojn per onomatopea aludo al bruega gluglo.

Ordinara meleagro

Ĝia plej kutima specio estas la Ordinara meleagro (Meleagris gallopavo), kies prahejmo estas parto de Nord-Ameriko kaj Mez-Ameriko. Ĝi estis kunportita al Eŭropo en la 16-a jarcento. Ĝia sovaĝa natura formo hodiaŭ jam apenaŭ estas trovebla, sed la hejmigitaj subspecioj disvastiĝis en la tuta mondo kaj oni bredas ilin ĉefe pro la viando.

Ĝi havas diversajn kolortipojn, el kiuj la plej oftaj estas la bronza, blanka kaj nigra tipoj. La meleagron karakterizas la kornoforma karnaĵo super la beko, kiu estas tre forte evoluinta ĉe la masklaj birdoj. Ĝiaj kapo, kolo estas preskaŭ senplumaj, verukaj. Ĝia kapo estas malgranda, la kolo svelta, la korpo granda, la kruroj longaj. La ino demetas jare 30–60 ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn, la eloviĝantaj meleagridoj estas sentemaj ĝis aĝo de 7–10 semajnoj, kiam ilia kapo kaj kolo ruĝiĝas (ili febras). Tiam oni devas ilin zorge nutri, protekti kontraŭ la malvarmo kaj humido.

Hejma meleagro

La Hejma meleagro devenas de la Ordinara meleagro.

La bredataj specioj en Hungario (1980):

  • normala bronza meleagro: la virmeleagro pezas 10–12 kg unujare, femalo 5–7 kg. Ĝi demetas 60–80 ovojn ĉiujare. Ĝi uzeblas por stepa bredado. Ĝia plibonigita formo estas la mamuta bronza meleagro.
  • larĝ-brusta meleagro: ĝi uzeblas por intensa bredado.
  • malgranda blanka meleagro de Beltswille: la virmeleagro pezas 6–8 kg unujare, femalo 4–4,5 kg. Ĝi uzatas por junrostaĵo, rasplibonigo.
  • brita (imperia) larĝ-brusta blanka meleagro: la virmeleagro pezas 12–15 kg unujare, femalo 6–8 kg.

La meleagro estas utila birdo inter ekstensa bredado, ĉar ĝi voras la insektojn.

Tradicie, usonanoj manĝas meleagraĵon ĉe Danktago.

La hejmaj meleagroj kutime ne flugas pro la pezo, sed teorie ili povas flugi ĝis 90 m aŭ sur arbo por eviti predantojn.

Jukatana meleagro

Malpli konata specio estas la alia specio nome Jukatana meleagro, Meleagris ocellata, kies indiĝena teritorio estas Jukatano en suda Meksiko.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9