Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Mazda

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri aŭtomobila produkta firmao. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ahura Mazda.
Mazda
aŭtomobilo-faranta firmao • publika kompaniovaromarko • aŭtomobilmarko vd
Dum 30-a de januaro 1920 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Fondintoj Jujiro Matsuda vd
Sidejo Fuchu
Lando Japanio
Estr(ar)o Masamichi Kogai
Dungitoj 48 750 (stato: 2022)
Agokampo motoro • persona aŭto
ISIN-kodo JP3868400007
Posedata de Japan Trustee Services Bank • Toyota • The Master Trust Bank of Japan • Sumitomo Mitsui Banking Corporation vd
filiaj kompanioj Mazda (United States) vd
Posedataj kompanioj Sanfrecce Hiroŝima • Compañía Colombiana Automotriz • Changan Ford Mazda • Toyo Advanced Technologies • Mazda Engineering & Technology vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Mazda6 sport-kombio

Mazda Akcia Kompanio (japane マツダ株式会社, macuda kabuŝikigaiŝa; angle Mazda Motor Corporation)(pli frue (1927–84) Toyo Cork Kogyo Ltd.) estas japana veturilprodukta entrepreno kun sidejo en Fuĉu-urbeto en Aki-distrikto en la Hiroŝima Prefektujo, kiu produktas aŭtomobilojn, ŝarĝaŭtojn, aŭtobusojn. La firmao estas ano de la Sumitomo-grupo. La nunan nomon uzas la firmao ekde 1984.

La entreprenon fondis en 1920 Matsuda Jujiro (prononco: macuda ĝuuĝiroo), por prilaboro de korko. Ekde 1931 ekproduktis la firmao la unuajn veturilojn, triradan ŝarĝaŭto-familion, el kiu ĝi produktis dum la sekvaj 25 jaroj ĉ. 200 000 ekzemplerojn. Dum la dua mondmilito, ĝi produktis similajn veturilojn kaj ankaŭ pafilojn por la japana armeo. La firmao travivis la eksplodigon de la atombombo, ĉar holmo donis ombrelon.

La nomo de la entrepreno venas de Ahura Mazda, kies prononco proksimas al la nomo de la marko.

La entrepreno ekproduktis en 1960 la personajn aŭtomobilojn kaj en 1967 decidis sin je uzado de la turn-piŝta Vankel-motoro. Komence de la 1970-aj jaroj jam pli ol duono de la Mazda-aŭtoj estis muntita per tiu motoro. Malavantaĝo de la Vankelmotoro estis la malbona efikgrado de la pelaĵoj. Kiam la benzinprezoj altiĝis komence de la 1970-aj jaroj abrupte, la vendo de Mazda-oj falis krute.

La firmao maldungis laboristojn plibonigis la produktemecon kaj revenis al la pli tradiciaj, ekonomiaj motoroj kaj evoluis al unu el la plej grandaj japanaj veturil-produktistoj. En 1981 produktis ĝi kelkajn tipojn ankoraŭ kun pli efikgrada vankelmotoro.

La refortiĝon de la Mazda helpis la kontaktoj al Ford Motor Company. La Mazda liveris duonaksojn al Ford kaj la aŭtojn produktitajn en Usono surmarketigis Ford. Ford ankaŭ aĉetis 33 % de Mazda-akcioj en 1996.

La entrepreno Mazda produktas ankaŭ ŝtonborajn maŝinojn, il-maŝinojn kaj instrumentojn.

Diversaj modeloj

Mazda 6

Mazda RX-8

Mazda RX-3 Savanna

Mazda MX-5 Roadster

Mazda Carol

Mazda AZ-Wagon

Mazda Spiano

Mazda Axela

Mazda Premacy

Mazda Demio

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9