Mary Gilmore

Mary Gilmore
Persona informo
Naskonomo Mary Jean Cameron
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1865 (1865-08-16)
en Goulburn
Morto 3-an de decembro 1962 (1962-12-03) (97-jaraĝa)
en Sidnejo
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Paragvajo vd
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Aŭstralia Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Mary Gilmore
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
poeto
socia aktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Battlefields ❦
Fourteen Men vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Damo Mary GILMORE, DBE (naskita Cameron; la 16-an de aŭgusto 1865 apud Goulburn, Novsudkimrio ; m. la 3-an de decembro 1962 en Sidnejo) estis aŭstralia poeto, verkisto kaj ĵurnalisto konata pro siaj produktivaj kontribuoj al la aŭstralia literaturo kaj la pli larĝa nacia diskurso. Ŝi verkis kaj prozon kaj poezion. [1]

Ŝia socie engaĝita poezio estis influita de William Baylebridge kaj estas karakterizita per varmeco kaj homeco.

Verkado

Fascinita de la ideoj de la utopia socialisto W. Lane, Gilmore aliĝis al la kreskanta laborista movado en Aŭstralio kaj helpis fondi la komunumon Nova Aŭstralio (1893–1899) en Paragvajo. Ŝi laboris por la sindikata gazeto Laboristo dum 23 jaroj.

Ŝi verkis pri ina kaj patrina amo, pri la ĝojoj kaj zorgoj de familia vivo (kolekto “En la familio kaj aliaj poemoj”, 1910). En la poezio de Gilmore, Aŭstralio aperas, vualita en la rakontoj de la aborigenoj, kun sia unika pejzaĝo, kun la malĝojoj de la laboristaro, kun la lukto de kuraĝaj homoj por socia justeco.

La plej fama verko de la poeto estas la poemo No Foe Shall Gather Our Harvest (Niaj malamikoj ne rikoltos nian rikolton), kiu fariĝis voko al kuraĝo kaj morala instigo dum la streĉaj tagoj de la japana minaco en Aŭstralio en 1942.

Ekde 1966, la bildo de Gilmore, kune kun tiu de alia eminenta poeto, Banjo Paterson, aperas sur la aŭstralia 10- dolara bileto. Du strofoj de la poemo No Foe Shall estas mikropresitaj kiel sekureca trajto sur la aŭstralia dek-dolara bileto. La bileto ankaŭ prezentas portreton de Mary Gilmore faritan de la fama aŭstralia artisto William Dobell.

Verkaro

Poezio

  • Two Songs (1905)
  • Marri'd and Other Verses (1910)
  • The Tale of Tiddley Winks (1916)
  • Six Songs from the South (1916)
  • The Passionate Heart (1918)[2]
  • The Hound of the Road (1922)[3]
  • The Tilted Cart : A Book of Recitations (1925)[4]
  • The Wild Swan : Poems (1930)
  • The Rue Tree : Poems (1931)[5]
  • Under the Wilgas (1932)[6]
  • Battlefields (1939)
  • Pro Patria and Other Poems (1944)
  • Selected Verse (1948)
  • Fourteen Men : Verses (1954)
  • Men of Eureka and Other Australian Songs (1954)
  • Verse for Children (1955)
  • Poems (1957)
  • Mary Gilmore redaktita fare de Robert D. Fitzgerald (1963)
  • Poems to Read to Young Australians (1968)
  • The Singing Tree : A Selection of Mary Gilmore's Poetry for Young Readers (1971)
  • The Collected Verse of Mary Gilmore redaktita fare de Jennifer Strauss (2004–07)

Elektitaj individuaj poemoj

Prozo

  • Old Days : Old Ways : A Book of Recollections (1934)
  • More Recollections (1935)
  • Letters of Mary Gilmore redaktita fare de W. H. Wilde and T. Inglis Moore (1980)

Referencoj

  1. W. H. Wilde (1983), Gilmore, Dame Mary Jean (1865–1962), Australian Dictionary of Biography, Volume 9. Australian National University, Canberra, Australia.
  2. Gilmore, Mary (1918), The passionate heart, Angus & Robertson, https://trove.nla.gov.au/work/12711698, retrieved 29 May 2019 
  3. Gilmore, Mary (1922), Hound of the road, Angus and Robertson, https://trove.nla.gov.au/work/26020914, retrieved 29 May 2019 
  4. Gilmore, Mary (1925), The tilted cart : a book of recitations, M. Gilmore], https://trove.nla.gov.au/work/6958387, retrieved 29 May 2019 
  5. Gilmore, Mary (1931), The rue tree : poems, Robertson & Mullens Ltd, https://trove.nla.gov.au/work/22542153, retrieved 29 May 2019 
  6. Gilmore, Mary; Shaw, Gayfield (1932), Under the Wilgas : poems (Limited ed.), Robertson & Mullins, https://trove.nla.gov.au/work/22101740, retrieved 29 May 2019 

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.