Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Margareta de Anĵuo

Margareta de Anĵuo
Persona informo
Marguerite d'Anjou
Naskiĝo 23-an de marto 1430 (1430-03-23)
en Pont-à-Mousson
Morto 25-an de aŭgusto 1482 (1482-08-25) (52-jaraĝa)
en Souzay-Champigny
Tombo Angers Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio House of Valois-Anjou vd
Patro Renato de Anĵuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Isabella, Duchess of Lorraine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Yolande of Anjou (en) Traduki, Isabel of Anjou (en) Traduki, Ann of Anjou (en) Traduki, John II, Duke of Lorraine (en) Traduki, Louis of Anjou, Marquis of Pont-à-Mousson (en) Traduki, Nicolas of Anjou (en) Traduki, Charles of Anjou (en) Traduki kaj René of Anjou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Henriko la 6-a (1445, 1445 (Gregoria)–1471) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eduardo de Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
aristokrato
edz(in)o de monarĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margareta de Anĵuo (n. la 23-an de marto 1430, m. la 25-an de aŭgusto 1482) estis la edzino de Henriko la 6-a (Anglio) kaj estris lankastran militadon dum la militoj de rozoj.

Naskiĝo kaj familio

Ŝi naskiĝis en Loreno, Francio, kaj estis filino de Renato de Anĵuo, reĝo de Napolo kaj Izabela (dukino de Loreno). Ŝia onklo estis Karlo la 7-a (Francio).

Edziĝo

La 23-an de aprilo 1445, ĉe Titchfield, Hampshire, Anglio, Margareta edziĝis al Henriko la 6-a, reĝo de Anglio. Tiu pretendis la francan tronon, kaj Karlo la 7-a aprobis la geedziĝon kondiĉe ke li ne donos la kutiman doton: anstataŭe, Henriko cedis al li Anĵuon kaj aliajn anglajn posedaĵojn en Francio. Inter la angloj la geedziĝo ege malpopularis.

La 13-an de oktobro 1453 naskiĝis ŝia sola filo, Eduardo de Westminster (princo de Kimrio). Estis onidiroj ke li estis nelegitima, kaj ke lia patro fakte estis grava nobelo kiu subtenis Margaretan, sed Henriko mem certis ke li estis legitima.

Enlandaj militoj

Ekde 1453 Henriko la 6-a suferis pro periodoj de mensa malsano. Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko), minacis detronigi lin, kvankam komence Margareta ne konsciis kiom gravis la minaco nek kiom tiu malamis ŝin. Fine erupciis la militoj de rozoj, kaj la duko de Jorko malkaŝe militis kontraŭ Henriko kaj Margareta. Ĉe la unua batalo de St Albans Henriko kaptiĝis sed Margareta eskapis kaj kunigis armeon en norda Anglio.

En 1457 franca generalo kiu subtenis Maragareta alteriĝis en Kent kaj disrabis Sandwich. Plimultis onidiroj pri Margareta kaj kalumniaj baladoj pri la reĝino popularis. Malvolonte Margareta devis komisii Rikardon Neville (16-an grafon de Warwick), la plej potenca nobela subtenanto de la duko de Jorko, patroli la anglan marbordon.

De 1459 al 1461 okazis pluaj bataloj, dum kiuj foje armeoj de Margareta venkis, kaj foje ili malvenkis. Estis Margareta, ne ŝia ofte malsana edzo, kiu estris la lankastran militadon. La 29-an de marto 1461 ŝia armeo suferis tre gravan malvenkon dum la batalo de Towton: Eduardo la 4-a proklamiĝis kiel reĝo kaj Henriko detroniĝis. Margareta fuĝis, unue al Kimrio, poste al Skotlando kaj fine al Francio, kie ŝi gajnis la protekton de Ludoviko la 11-a (Francio).

Fine de la 1460-a jardeko, Rikardo Neville kverelis kun Eduardo la 4-a. Ankaŭ li fuĝis al Francio, kie, parte pro la interveno de Ludoviko la 11-a, li alianciĝis al Margareta. Septembron 1470 ili invadis Anglion, kie ili ricevis multe da subteno. Eduardo la 4-a fuĝis al Burgundio kaj Henriko la 6-a resurtroniĝis.

Tamen sekvis du katastrofaj bataloj, ĉe Barnet kaj Tewkesbury (kie mortis Eduardo de Westminster, la filo de Margareta). Margareta kaptiĝis kaj estis malliberigata, unue en Kastelo Wallingford kaj poste en la Turo de Londono. En 1475 Ludoviko la 11-a elaĉetis ŝin pere de la Pikinja traktato, kaj ŝi pasis la ceteron de sia vivo en Francio, kaj mortis en Anĵuo.

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9