Malcolm Jones
| Malcolm Jones | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 15-an de novembro 1949 (76-jaraĝa) en Skipton |
| Lingvoj | angla • germana • Esperanto • rusa • franca |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Universitato de Oksfordo (–1972) |
| Okupo | |
| Okupo | instruisto esperantisto tradukisto |
Malcolm JONES (naskiĝis la 15-an de novembro 1949 en la urbeto Skipton, norda Anglio, do nun 76-jaraĝa) estas brita esperantisto kaj lingvoinstruisto. El unulingva, laborista familio, li entuziasmiĝis pri fremdaj lingvoj en la gimnazio, studis la ĝermanajn kaj slavajn lingvojn, aparte la germanan kaj rusan, en la kolegio Worcester de la universitato de Oksfordo kaj diplomiĝis en 1972. En la sekva jaro li trejniĝis kiel instruisto pri fremdaj lingvoj je mezlerneja nivelo, kaj havis unuajn instruistajn postenojn de 1973 ĝis 1975, instruante la anglan en Hamburgo, norda Germanio, kaj de 1975 kaj 1992 en Chippenham, en la tradicia graflando Wiltshire de sudokcidenta Anglio, kaj de 1992 ĝis 2008 pluoficis kiel instruisto precipe de la germana lingvo kaj fakestro en sia malnova gimnazio en Skipton, norda Anglio. Eksciinte pri Esperanto kiel lernejano, li mem supozas ke li estis 11-jara kaj atentigis lin raporto pri la UK 1961 somere en Harrogate, kaj mem eklerninte la lingvon, tamen daŭris ĝis post la Brita Esperanto-Kongreso en 1984, kiam li legis pri lingvokurso en gazeta artikolo, ke li 34-jara rekomencis la lingvolernadon kaj nun ne ĉesis. Jam en 1984 kiel en Chippenham starigis urbetan Esperanto-klubon, kaj faris same post 1992 en Skipton. Kaj baldaŭ li aktivis en la estraroj de pluraj Esperanto-asocioj, inter alie de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj de la brita sekcio de ILEI. En 2025 atentiĝis lia traduko de la romano Rebecca de la romanistino Daphne du Maurier.
Eksteraj ligiloj
- biografia prezento de li en la "panteono" de edukado.net, la retejo de ILEI (esperante)
- specimena teksto kaj kovrilbildo de la romano Rebecca (esperante)
- la libro en la libroserva retejo Amazon (angle kaj esperante)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

