En 1862 li finis lernadon en reala gimnazio je matematika-natura profilo, kaj aliĝis al la Politeknika Instituto en Puławy. Samtempe li lernis ludi fortepianon. Muziko estis lia pasio ĝis la morto. Kiel 17-jarulo li partoprenis en la Januara Ribelo. En 1863 Gierymski forlasis la instituton kaj aliĝis trupon de ribeluloj. En 1865 li edukiĝis en la varsovia Desegnista Klaso; en 1867 ricevis stipendion de la registaro, danke al kiu forveturis al Munkeno por studi en tiea Akademio de Belartoj. Kun aliaj polaj pentristoj li kunformis t.n. munkenan grupon (skolon). En 1868 li estis akceptita en munkena Kunstverein. En 1872 dum vizito en la patrujo li enamiĝis en Paulina Tomaszewicz (ŝi iĝis lia dumviva amatino). En 1872 en internacia ekspozicio en Berlino li ricevis medalon kaj diplomon pri Printempo en urbeto. Li partoprenis ankaŭ internaciajn ekspoziciojn en Munkeno (1869) kaj Vieno (1873). En 1873 li estis en Romo. En 1874 iĝis membro de la Arto-Akademio en Berlino. Maksymilian Gierymski mortis pro ftizo en la aĝo de 28 jaroj.
Plejparto de liaj pentraĵoj estis kreita en nur 4 jaroj (1869-1874). Li pentris scenojn de bataloj kaj 18-jarcenta ĉasado, epizodojn el la Januara Ribelo kaj pejzaĝojn de Mazovio kaj Podlaĥio (provincajn urbetojn, kamparajn vojojn, vilaĝajn tavernojn kaj vilaĝdomojn). Li okupiĝis ankaŭ pri ilustrado de libroj. Gierymski forte influis la arton de interalie Józef Chełmoński, Stanisław Witkiewicz kaj sia frato Aleksander.