Majadevio
Maja aŭ Mahamaja estis patrino de budho Ŝakjamunio, la fondinto de budhismo. En Sanskrito kaj Palio Māyā signifas iluzio. Ŝi mortis kelkajn tagojn post la naskiĝo de la Budho[1] Ŝi estis kolijino kiu naskiĝis en Devadaha, la malgranda reĝlando en antikva Nepalo. Ŝi edziniĝis kun reĝo Ŝudodano el dinastio de la ŝakjoj kaj transloĝiĝis al li en Kapilavastuo. Foje ŝi sonĝis pri blanka elefanto, kiu enpaŝis en ŝin en la sonĝo. Post nelonge ŝi konstatis, ke ŝi estas graveda. Kiel estis kutime, Maja forveturis por naski en la domon de siaj gepatroj. Survoje ŝi volis ripozi en bosko Lumbini, Kiam ili haltis eĉ kun la akompanantaro, Maja eksentis, ke ŝi jam ne plu povas prokrasti la naskon kaj naskis tie. Laŭ tradicio ŝi naskis staranta; dum ŝi tenis per la dekstra mano arbon, la infano eliris el ŝi tra la dekstra flanko. la malgranda princo ricevis nomon Siddhārtha. Referencoj kaj notoj |