Machito
| Machito | |
|---|---|
Machito en Glen Island Casino je Novjorko en 1947. Foto de William P. Gottlieb | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de februaro 1912 en Nov-Jorko |
| Morto | 15-an de aprilo 1984 (72-jaraĝa) en Londono |
| Mortokialo | apopleksio |
| Ŝtataneco | Usono Kubo |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto perkutisto kantoverkisto muzikisto ĵazmuzikisto dirigento bandestro komponisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.machitoorchestranyc.com |
Machito [maĉIto] (* 16-an de februaro 1912 en Havano, Kubo; † 15-an de aprilo 1984 en Londono; vere Francisco Raúl Gutiérrez Grillo) estis kuba muzikisto kaj bandestro de latinida ĵazo.
Vivo kaj Verkado
En 1937 Machito elmigris en Usonon, kie li kantis interalie kun Xavier Cugat kaj Noro Morales. En 1940 li fondis la bandon Afro-Cubans kun sia bofrato Mario Bauzá kiel muzika direktisto. Machito kantis kaj ludis marakojn. Li estis fama pro la afrikdevenaj kubaj ritmoj de sia muziko (mambo, rumbo, ĉaĉao, kubopo, paĉango kaj montara sono). Lia bando, kiu konsistis el proks. dudek muzikistoj, influis la historion de latinida ĵazo dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. En 1950 li surdiskigis Afro-Cuban Jazz Suite de Chico O’Farrill kun Charlie Parker kiel gastsoloisto. Ankaŭ aliaj gravaj ĵazmuzikistoj kiel Flip Phillips ludis je liaj Afro-Cubans kiel gastsoloistoj; aranĝisto estis en la 1980-aj jaroj la argentin-devena Jorge Anders. Plurfoje li kunlaboris kun Dizzy Gillespie. Meze de la 1970-aj jaroj Machito koncertvojaĝis kun pli malgrandaj ensembloj. Ĉiam malferma al tendencoj kaj stiloj de sudamerika muziko, li ankaŭ sin dediĉis al salso. En 1983 li gajnis Gramion per Machito & His Salsa Big Band '82.
Lia fratino Graciela ankaŭ estas kantisto de Afro-Cubans, kiun poste direktis lia filo.
En 1984 Machito suferis mallonge antaŭ koncertprezentado en ĵazklubejo Ronnie Scott's korinfarkton, pro kiu li mortis kvar tagojn poste en malsanulejo je Londono.
Literaturo
- Brian Priestley: Eintrag Machito. En: Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: Jazz Rough Guide, Stutgarto, Metzler 2004 ISBN 347601892X (2-a eldono)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

