Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Maalula

Maalula
vilaĝo
arkeologia loko
populated place in Syria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 762  (2004) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 51′ N, 36° 33′ O (mapo)33.84416666666736.546666666667Koordinatoj: 33° 51′ N, 36° 33′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Maalula (Sirio)
Maalula (Sirio)
DEC
Situo de Maalula

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maaloula [+]
vdr

Maalula aŭ Malula, Malulo (arabe معلولا, aramee : ܡܥܠܐ maʿlā, 'enirejo') estas komunumo nordoriente (ĉ. 56 km) de Damasko en Sirio, en Qalamun-montaro. La loĝantoj de Maalula parolas la aramean lingvon, laŭ ties novokcidenta dialekto.

La plimulto de la kristanoj apartenas al la melkita grek-katolika eklezio. La komunumo estas konata en Mez-oriento pro sia soleneco de kruc-starigo la 14-an de septembro.

En Maalula troviĝas kristana preĝejo, kiu estas onidire la plej malnova en la mondo. Ĝi konstruiĝis jam kelkajn jarojn post la krucumo de Jesuo Kristo. Specifaĵo de tiu preĝejo estas la altarplato en formo de pagana ofera altaro. La lokon vizitas ĉiuj kristanaj kredkonfesuloj el Sirio kaj Libano. Inter la pilgrimantoj estas ankaŭ multaj sunaismaj islamanoj.

En la komunumo troviĝas ankaŭ grek-ortodoksa monaĥejo Mar Thekla[1], kiu estis konstruita ĉirkaŭ la groto kaj tombo (Mağarat Mār Taqlā) de Sankta Tekla. Sur altaĵoj super la komunumo troviĝas la antikva monaĥejo, kiu estas konsekrita al martiroj Baĥos kaj Sergios. Ilia memortago estas la 7-a de oktobro. La pilgrimejo Ajatekla en turka komunumo Silifke estas plia loko, kiu pretendas por si la tombon de la Sanktulo. En 2014 islamistoj estis forpelitaj el Maalula, kaj tuj komenciĝis restarigo de la urbo kaj la monaĥejo[1].

En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas fruktarbojn, precipe pomarbojn.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 La monaĥejo de St. Tekla en Maalula denove ekfunkcias, La vojaĝo, la 2)an de septembro 2018.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9