MOS Technology 6502

Ĉefprocesoro MOS Technology 6502

MOS Technology 6502 estas 8-bita ĉefprocesoro desegnita de malgranda teamo gvidata de Chuck Peddle por MOS Technology. La projektteamo antaŭe laboris ĉe Motorola pri la projekto Motorola 6800. La 6502-procesoro estas esence simpligita, malpli kosta kaj pli rapida versio de tiu unua prototipo.[1]

Kiam ĝi estis enkondukita en 1975, la 6502 estis la plej malmultekosta ĉefprocesoro en la merkato je konsiderinda marĝeno. Ĝi komence vendiĝis kontraŭ malpli ol unu-sesa de la kosto de konkurencaj dezajnoj de pli grandaj kompanioj, kiel la 6800 aŭ la Intel 8080. Ĝia enkonduko kaŭzis rapidajn malaltiĝojn de prezoj tra la tuta merkato de procesoroj. Kune kun la Zilog Z80, ĝi ekigis serion da projektoj kiuj rezultigis la hejmkomputilan revolucion de la fruaj 1980-aj jaroj.

Hejmaj videoludkonzoloj kaj komputiloj de la 1970-aj jaroj ĝis la fruaj 1990-aj jaroj, kiel Atari 2600, 8-bitaj Atari-komputiloj, Apple II, Nintendo Entertainment System, Commodore 64, Atari Lynx, BBC Micro kaj aliaj, uzas la 6502 aŭ variaĵojn de la sama baza dezajno. Baldaŭ post la enkonduko de la 6502, MOS Technology estis plene aĉetita de Commodore International, kiu plu vendis la procesoron kaj licencojn al aliaj fabrikantoj.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.