Nintendo Entertainment System
| Nintendo Entertainment System | |
|---|---|
| Disvolvo | Nintendo Research & Development 2 |
| Antaŭita de | Color TV-Game |
| Sekvita de | Super Nintendo Entertainment System |

NES (Nintendo Entertainment System) aŭ Famicon (Family Computer) estas videoludilo kreita de la firmao Nintendo. La 8-bita videoludilo estas daŭrigo de Famicom kaj havis pli komputilan aspekton. NES estis prezentita en 1985, sed vasta vendo estis lanĉita en februaro de 1986. Ekzistis du variantoj de komplektado. La unua (249 $) havis R.O.B. (Robotic Operating Buddy) - robotoaspekta ludkontrolilo, uzata en ludoj, du ordinarajn ludkontrolilojn, ludan lumpistolon Zapper kaj ludojn Gyromite (por R.O.B.), Duck Hunt kaj Super Mario Bros. La dua kostis 199 $ kaj havis nur ludkontrolilojn kaj Super Mario Bros. Interalie dank'al NES stirkruceto ĉe ludkontroliloj iĝis defakta normo por ĉiuj videoludiloj. Post krizo de 1983 j vendado estis komplika kaj Nintendo eĉ promesis al vendistoj aĉeti ĉiujn nevenditajn videoludilojn. Tamen ĉiuj timoj estis vanaj - dum jaro estis venditaj 20 milionoj da videoludiloj, dekoble plimulte ol ĉiuj videoludiloj sume. Krom aparatoj Nintendo fabrikis ludkartoĉojn, sed en 1988, pro manko de ĉipoj, permesis la produktadon al aliaj firmaoj. Pro premo de 16-bitaj videoludiloj (ekz TurboGrafx-16 aŭ Sega Megadrive) Nintendo ekproduktis novan videoludilon Super NES. Sume en mondo estis venditaj proksimume 65 milionoj da videoludiloj NES fare de Nintendo kaj proksimume 500 milionoj. Oni opinias, ke NES estas la plej populara videoludilo en la historio de komputilaj ludoj. Krom originalaj videoludiloj oni produktis amasegon de klonoj ekz Dendy, Kenga, Bitman.
Teĥnika priskribo de NES
- procesoro: 8-bita ico Ricoh kun kerno MOS Technology 6502 kaj DMA-kontrolilo, frekvenco 1,79 MHz (NTSC) kaj 1,66 MHz (PAL);
- memoro: 2 KB ĉefmemoro el kiuj 256 B estas destinataj por sprajtoj kas 28 B por koloroj, kapacito de ludkartoĉoj 8 KB;
- vidiga sistemo: grafika pereferia procesoro Ricoh kun frekvenco 5,37 MHz (NTSC) aŭ 5,32 MHz (PAL), 256x240 (PAL) kaj 256x224 (NTSC);
- sonsistemo: 5-kanala cifereca-analoga transformilo kun kanalo de delta-modulado DMC.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


