La verkaro de Jókai apartenas al la romantismo, sed ankaŭ montras realismajn trajtojn. Natureca lingvaĵo, fantazio, humuro kaj granda patrioteco karakterizas lian verkaron.
„ Maŭro Jokai (1825-1904) estas konata kiel la plej glora hungara verkisto. Liaj verkoj, kvankam pritraktante tre diversajn temojn, estas ĉiam plenaj de vivo, de intereso. La unua el la cititaj noveloj, La Edzino de l'Falinto, sin rilatas al la memdefenda militado de 1848, kiam la hungaraj armeoj bataladis por la libereco de l'patrujo kontraŭ la aŭstraj milistoj, helpitaj de la rusoj. La dua, titolita Polo raconto (sic), vidigas al ni la polan personecon : ĝi pentras la animforton de la patrioto Jeminsky, kiu mortigis, en plej tragikaj cirkonstancoj, la rusan generalon Anikoff. Eble on (sic) riproĉos la aŭtoron troigi la situacion, sed oni rimarku, ke li skribis laŭ la sentoj de sia tempo, kaj ke lia celo estis respeguligi la okazintajojn, kiel ili vivas en la imago de la hungaroj.
La esperanta teksto de la libro estas tre flua kaj tre korekta. Tamen, kelkaj esprimoj de la tradukinto ŝajnas al mi iom strangaj : maltutigita, kantante ili marŝis pluen kaj pluen, parolu pluen, mi akompanos vin almenaŭ elen el la arbaro, mi disduigas mian havajon, ŝi estis bela homino, kaj aliaj.
Resume : Du noveloj el Maŭro Jokai estas tre ŝatinda pri riĉigo de la esperantista literaturo. ”