Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Mátyás Rákosi

Mátyás Rákosi
Persona informo
Rákosi Mátyás
Naskonomo Rosenfeld Mátyás
Naskiĝo 9-an de marto 1892 (1892-03-09)
en Ada,  Hungara reĝlando
Morto 5-an de februaro 1971 (1971-02-05) (78-jaraĝa)
en Niĵnij Novgorod
Tombo Tombejo Farkasrét, 60-1-191/192 Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusahungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Hungario
Partio de Hungaraj Laboristoj
Socialdemokrata Partio de Hungario
Hungara Komunista Partio
Békepárt (en) Traduki
Hungara Socialista Laborista Partio (–1962) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mátyás Rákosi
Familio
Gefratoj Ferenc Bíró Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Feodora Feodorovna Kornilova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RÁKOSI Mátyás (Rakoŝi Matjaŝ, originala juddevana nomo estis Rosenfeld; 18921971) komunista, stalinista politikisto en Hungario

Li estis en rusa militkaptiteco en la unua mondmilito, kie li aliĝis al la bolŝevikoj. Revenis en Hungarion maje 1918 kaj novembre estis kunfondinto de la hungara Komunista partio, poste laboris kiel provinca aktivisto de la partio. Dum la Hungara Sovetrespubliko li laboris en komerca, prizorga sekcio de la registaro. Post la malvenko de la Sovetrespubliko, emigris al Aŭstrio kaj aktivis kiel unu komisiito de la Komunista Internacio en diversaj landoj de Eŭropo.

Li reveturis Hungarion decembre 1924 kaj ekaktivis por reorganizi la KP. Septembre 1925, li kaj aliaj gvidantoj de KP estis arestitaj. Li estis kondamnata je 8,5-jara prizono. En 1934, la hungara registaro denove akuzis lin kaj li estis kondamnita je ĝismorta prizono. En 1940 li estis ŝanĝita kontraŭ flagoj de la 1848-1849-jara, Hungara Liberecbatalo, kiuj estis ekde 1849 en rusa posedo. (li multe legis en la prizono, lernis lingvojn, akiris grandan informitecon)

1941-1944 li estis gvidanto de la emigrantaj komunistoj en Moskvo, li redaktis, gvidis la radion Kossuth (Koŝut-radio)

  • 1945. 01. li alvenis denove en Hungario
  • 1945.02.—1956.07. ĝenerala sekretario de la hungara Komunista partio
  • 1945—1952 vic-ĉefministro
  • 1952—1953 ĉefministro

Li regis inter 1949—1953 kiel terorisma diktatoro en Hungario (kiel Stalin en Rusio). Li havas historian respondecon pri la kontraŭjuĝaj akuzoj, procesoj, mortpunoj, mizerigo de la hungara popolo.

Lia pozicio malfortiĝis post morto de Stalin. Junie 1953, iĝis ĉefministro Imre Nagy [nadj], sed li refortiĝis en 1955 kaj forigis Imre Nagy.

En julio, 1956 li estis abdikita (laŭ soveta ordono) de ĉiu posteno kaj veturis en la Sovetunion por kuracado (oficiale, fakte en ekzilon).

Li vivis komence en Krasnodar (ĝis 1962), poste en kirgiza urbo Tokmak (ĝis 1966) en senkomforta loĝejo. Ekde 1966 li vivis en Arzamas, ekde decembro 1967 en Gorkij (hodiaŭ: Niĵnij Novgorod).

Li vivis ĝismorte en la Sovetunio kun la jakuta edzino kaj senrezulte provis reveni al Hungario.

La hungaraj kompartiaj gvidantoj vizitis lin en 1960 (poste en 1968), kiam li diris pli malbonaj la kondiĉojn kiujn li suferis en prizono de Horthy «Tie mi havis vidrajton (lin povis viziti parencoj) kaj havis rajton rekte korespondi kun la familianoj. Vi nun forprenis tiujn rajtojn. Vi do censuras miajn leterojn, ĉu tio ne sufiĉas por Vi?» Li eĉ ne rajtis hejmeniri por entombigo de la frato. (notskribo de Valerij Musatov por la KPSU pri interparolo la 10-an de aŭgusto 1960)

Lia tuta politika agado – precipe ekde 1949 ĝis 1956 - estas tute negativa.

Liaj cindroj nun troviĝas kaŝe en hungara tombejo Farkasréti temető. Lia edzino restis en Moskvo kaj mortis tie.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9