Lycée Carnot
La gimnazio aŭ lycée Carnot, estas publika mezlernejo kaj teknika lernejo situanta sur Boulevard Malesherbes en la 17-a arondismento de Parizo, Francio. La Lycée Carnot estis fondita en 1869, komence nomita École Monge kaj alinomita en 1895. En 1894, estis murdita la prezidento de la respubliko, nome Sadi Carnot. Liaomaĝe, sed ankaŭ omaĝe al lia avo, generalo de la Revolucio Lazare Carnot, kaj de lia onklo Nicolas Léonard Sadi Carnot, fondinto de la termodinamiko, oni renomis tiel la liceon. La Liceo funkciis kiel filma loko por multaj filmoj kaj ofte aranĝas modspektaklojn dum Paris Fashion Week. La koro de la konstruaĵo estas granda ĉambro de 80 per 30 metroj kun vitra tegmento muntita sur metala strukturo dezajnita fare de Gustave Eiffel. Kelkaj lernintojEksteraj ligiloj |