Lumsensilo

Lumsensilo[1] aŭ laŭ la komuna ĵargono Lumkapta ĉelo, aŭ pli komplike kaj neologie Fotoreceptoroĉelo, estas speciala speco de neŭrono troviĝanta en la retino de la okulo, kiu estas kapabla je fototransmeto. La granda biologia graveco de fotoreceptoroj estas, ke ili konvertas lumon (elektromagneta ondo) en signalojn, kiuj povas stimuli biologiajn procezojn. Pli specife, fotoreceptoroproteinoj en la ĉelo sorbas fotonojn, ekigante ŝanĝon en la membranopotencialo de la ĉelo.
La du klasikaj tipoj de fotoreceptoroĉeloj estas bastonetoj kaj konusetoj, ĉiuj kontribuas al informoj uzataj de la vida sistemo por formi reprezentadon de la vida mondo, nome vidaĵo. La bastonetĉeloj estas pli mallarĝaj ol la konusetĉeloj kaj distribuantaj alimaniere trans la retino, sed la kemia procezo per kiu oni subtenas la fototransmeton estas simila.[2] Bastonetoj estas multe pli nombraj (ĉ. 95 % de la fotoreceptoroĉeloj) ol la konusetoj; sed estas neniu bastonetĉelo en la centra parto (surfaco je 0,6 mm diametro) de la foveo. Estas tri specialigitaj sortoj de konusetoj, ĉiu estas aparte sensiva al unu el la tri koloroj: ruĝa, verda kaj blua (vidu bildon).
Tria klaso de lumkaptaj ĉeloj estis malkovrita dum la 1990-aj jaroj:[3] nome la lumsentemaj ganglioĉeloj. Tiuj ĉeloj ne kontribuas al vido rekte, sed supozeble apogas tago-noktajn ritmojn kaj pupilan reflekson.
Ekzistas gravaj funkciaj diferencoj inter la bastonetĉeloj kaj konusetĉeloj. Bastonetoj estas ekstreme sentemaj, tiamaniere ke ili povas esti ekigataj per tre malmulto da fotonoj (preskaŭ nur unu).[4] Pri tre malaltaj lumaj niveloj, vida sperto estas kalkulita sole de la bastonetosignalo, pro tio ke la konusetoj ne estas sufiĉe sensivaj. Tio klarigas kial koloroj ne povas esti vidataj ĉe malaltaj lumoniveloj: nur unu speco de lumkapta ĉelo estas aktiva.
Referencoj
- ↑ Vidu http://vortaro.net/#sensilo kaj NPIV
- ↑ "eye, human." Encyclopædia Britannica. Encyclopaedia Britannica Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopædia Britannica, 2010.
- ↑ (1991) “Circadian photoreception in the retinally degenerate mouse (rd/rd) (Taga fotoreceptoro en degenera retino de muso)”, Journal of Comparative Physiology A (angle) 169 (1). doi:10.1007/BF00198171.
- ↑ (1942) “Energy, Quanta, and Vision (Energio, kvantummo kaj vidado)”, Journal of General Physiology (angle) 25, p. 819–840. doi:10.1085/jgp.25.6.819.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.