Ludoviko la 4-a
|
|
|
Persona informo
|
Ludwig der Bayer
|
Naskiĝo
|
ĉirkaŭ 1282 en Munkeno
|
Morto
|
11-an de oktobro 1347 (1347-10-11) en Puch
|
Mortis pro
|
Naturaj kialoj vd
|
Mortis per
|
Apopleksio vd
|
Tombo
|
Katedralo de Munkeno vd
|
Religio
|
kristanismo vd
|
Lingvoj
|
germana vd
|
Ŝtataneco
|
Sankta Romia Imperio vd
|
Familio
|
Dinastio
|
Vitelsbaĥoj vd
|
Patro
|
Ludoviko la 2-a, duko de Bavario vd
|
Patrino
|
Matilda of Habsburg (en) vd
|
Gefratoj
|
Rudolfo la 1-a, duko de Bavario, Agnes de Bavario, margrafino de Brandenburg-Stendal kaj Mathilda of Bavaria (en) vd
|
Edz(in)o
|
Margareta la 2-a, grafino de Henegovio (1324, 1324 (Gregoria)–1347) Beatrice de Silezio (1308, 1308 (Gregoria)–1322) vd
|
Infanoj
|
Ludoviko la 5-a, duko de Bavario ( Beatrice de Silezio) Alberto la 1-a de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Otto la 5-a de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Beatrice de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Agnes de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Vilhelmo la 1-a de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Margareta de Bavario, dukino de Slavonio ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Ludoviko la 6-a de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) Matilda de Bavario, margrafino de Meißen ( Beatrice de Silezio) Stefano la 2-a, duko de Bavario ( Beatrice de Silezio) Elizabeto de Bavario ( Margareta la 2-a, grafino de Henegovio) vd
|
Parencoj
|
Frederiko la 5-a (bonepo) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
imperiestro vd
|
|
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio ekde 1328 imperiestro
|
Dum
|
1314-1347
|
Antaŭulo
|
Henriko la 7-a
|
Sekvanto
|
Karolo la 4-a
|
Princo-elektisto de Palatinato
|
Dum
|
1294/1301-1329
|
Antaŭulo
|
Rudolfo la 1-a
|
Sekvanto
|
Rudolfo la 2-a kaj Rupreĥto la 1-a
|
Duko de (Supra) Bavario
|
Dum
|
1294/1301-1347
|
Grafo de Holando, Zelando kaj Henegovio, sinjoro de Frislando
|
Dum
|
1345–1347
|
Antaŭulo
|
Vilhelmo la 4-a
|
Sekvanto
|
Margareta la 1-a
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Ludoviko la 4-a aŭ Ludoviko la Bavaro, germane Ludwig der Bayer (naskiĝis ĉirkaŭ 1282, mortis la 11-an de oktobro 1347 en Puch ĉe Fürstenfeldbruck) estis el la dinastio Vitelsbaĥoj. De 1294 li estis duko de Bavario kaj palatinata grafo ĉe Rejno (Pfalzgraf bei Rhein). En 1314 li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la romi-germana reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf (1322) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo Johano la 22-a, kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel herezulon. Pro tio Ludoviko en 1328 aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis kontraŭpapon, la franciskanon Pietro Rainalducci (papa nomo: Nikolao la 5-a).
La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta mezepoko, precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la senpere regnajn urbojn, kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.
Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, Karolo la 4-a.
Ludoviko mortis en 1347 dum la ĉasado de urso. Ĝis sia morto li estis sub la eklezia anatemo (proskribo), nuligita nur 300 jarojn poste.
Referencoj
- Martin Clauss: Ludwig IV. der Bayer. Herzog, König, Kaiser.' Regensburg 2014.