Ludoviko la 1-a (Hispanio)Ludoviko la 1-a de Burbono (Madrido, 25-a de aŭgusto de 1707 – Madrido; 31-a de aŭgusto de 1724), estis reĝo de Hispanio. Lia reĝado de 229 tagoj estas la plej mallonga de la hispana historio (sen enkalkuli la regadon de Filipo la Bela). Li estis la plej aĝa filo de Filipo la 5-a kaj Maria Luiza de Savojo. BiografioLa 7-a de aprilo de 1709 li ricevis ĵuron kiel princo de Asturio en la kortego kunsida en la monaĥejo de Sankta Hieronimo de Madrido, kaj la 10-a de januaro de 1724 la reĝo Filipo la 5-a subskribis dekreton per kiu li abdikis en sia filo Luis (Ludoviko).[1] La princo ricevis la dokumentojn la 15an, kaj estis publikitaj la venontan tagon. Ludoviko estis edzo de la franca princino Luiza Isabel de Orleans, filino de Filipo de Orléans, ekde 1722. Kiam ili geedziĝis, li estis 15-jaraĝa kaj ŝi 12-jaraĝa. La reĝino Isabel estis malakceptita de la kortego pro nenormala konduto, sed kiam lia edzo malsaniĝis je variolo en aŭgusto samjare, ŝi zorge vartis lin, ekspone al kontaĝo, kio fakte okazis sed feliĉe ŝi ne mortiĝis pro tio. Sej monatojn post la akcepto de la krono la monarko mortiĝis je variolo en Madrido la 31-an de aŭgusto de 1724, nur apenaŭ 17-jaraĝa. Tiu tim rapida reĝado estis tute negrava pro sia mallongo kaj ĉar, reale, oni regis ne tiom el Madrido (reĝa kortego de Ludoviko), kiom el la Reĝa Palaco de La Farmo (en la loko segovia de Sankta Ildefonso), nome la alia kortego paralela kie reĝis ankoraŭ Filipo la 5-a kaj lia edzino Isabel de Farnesio, dum Ludoviko okupiĝis nur pri festoj kun siaj amikoj. Lia patro revenis al la trono post lia morto kaj la vidva reĝino Luisa Isabel estis resendita al Francio. Ili ne havis idaron. Prauloj
ReferencojEksteraj ligiloj |