La lomaoj, foje nomataj loma, loghomo, looma, lorma aŭ toma, estas etno de Okcidenta Afriko vivanta ĉefe en montaj, maldense loĝataj regionoj proksime de la limo inter Gvineo kaj Liberio.[3] Ilia loĝantaro estis taksita je 300 000 en la du landoj laŭ Ethnologue en 2009. Ili estas proksime rilataj al la mendeoj (ambaŭ devenas de la pli vasta etna grupo mandeoj).
La lomaoj parolas la lomaan lingvon, lingvo en la sudokcidenta branĉo de la mandea lingvaro, granda lingvofamilio ene de la niĝerkonga lingvaro. La lingvo estas simila al la lingvoj de la kpeleoj, mendeoj kaj vajoj. En la 1930-aj evoluiĝis propra skribsistemo por la lomaa lingvo, kiu enhavas almenaŭ 185 signojn.[4]
La lomaoj retenis sian tradician religion, kaj rezistis la islaman trudeniron. La lomaa kulturo estas rimarkinda pro siaj grandaj lignaj maskoj kiuj kunfandas sinkretajn bestajn kaj homajn ĉeftemojn. Tiuj maskoj estis parto de siaj sekretaj trairejoj. La plej grandaj maskoj estas pli ol 180 centimetrojn altaj, enhavas plumornamadojn kaj la lomaoj tradicie kredas ke ili enhavas arbarspiritojn.
Referencoj
- ↑ artikolo "Toma" en Ethnologue: Languages of the World, 16-a eldono, 2009 (angle)
- ↑ artikolo "Loma" en Ethnologue: Languages of the World, 16-a eldono, 2009 (angle)
- ↑ Robert Selig Leopold: Prescriptive Alliance and Ritual Collaboration in Loma Society (Preskriba Alianco kaj Rita Kunlaboro en Lomaa Societo), 1991, ĉapitro 2, Universitato de Indianio, arkivigita en julio 2011 (angle)}
- ↑ Anthony Appiah kaj Henry Louis Gates: Encyclopedia of Africa (Enciklopedio de Afriko), 2010, eldonejo Oxford University Press ISBN 978-0-19-533770-9, paĝo 552