Kisioj
| Kisioj | |
|---|---|
| etno | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |
| Lingvo(j) | |
| Kisia lingvaro | |
La kisioj estas etno en Okcidentafriko. Ili loĝas en Liberio, Sieraleono kaj en la sudo de Gvineo kaj estas proksimume 526.000[1] homoj.
Kulturo
La kisia lingvo estas atlanta lingvo. Multaj kisioj uzas ankaŭ alian disvastiĝintan lingvon, ekzemple la kisioj en Sieraleono uzas ankaŭ la mendean lingvon, la temnan lingvon aŭ krion. Inter la kisioj estas kaj kristanoj kaj muslimoj kaj animistoj. La maljunaj homoj en la socio de la kisioj ludas gravan rolon. La virina seksorgana mutilado estas vaste praktikata ĉe la kisioj[2].
Tipaj nomoj ĉe la kisioj estas por knaboj: Saa, Saah, Sarh (unua filo) kaj Tamba (dua filo) kaj por knabinoj Sia (unua filino), Kumba (dua filino) kaj Finda (tria filino)[3].
Vidu ankaŭ
Fontoj
- ↑ Adicio de la indikoj en ethnologue.com por la suda kaj norda dialektoj de la kisia lingvo
- ↑ West Africa Gateway.org: The Kissi. Arkivita el la originalo je 2005-02-17. Alirita 2008-04-20 .
- ↑ Seite über typische Namen der Völker Liberias. Arkivita el la originalo je 2008-03-23. Alirita 2008-04-20 .
| ||||
| ||||
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

