Loco-Motion
| Loco-Motion | |
|---|---|
| Disvolvo | Konami |
| Eldoninto | Sega (JP) Centuri (NA) |
| Distribuo | Centuri |
| Dato de lanĉo | 23-a de februaro 1982 (NA) Marto 1982 (JP) |
| Platformo | Arkado, Intellivision, Tomy Tutor, MSX |
| Ĝenro | Puzla |
| Ludomaniero | Ĝis 2 ludantoj laŭvice |
Loco-Motion (japane Guttang Gottong aŭ ガッタンゴットン) estas arkada puzla videoludo evoluigita de Konami en 1982 kaj eldonita de Sega en Japanio. La nordamerikaj rajtoj estis licencitaj al Centuri. En Loco-Motion, la ludanto konstruas vojon por sia nehaltigebla lokomotivo movante trakojn, kiuj permesas kolekti pasaĝerojn.
La ludo estis adaptita al Intellivision, Tomy Tutor, kaj – sub alia nomo – MSX. Klono programita de Carol Shaw el Activision, Happy Trails, estis publikigita por Intellivision antaŭ ol aperis la oficiala versio.
Ludomaniero
Loco-Motion estas ĝisdatigita versio de glitopuzlo, en kiu la ludanto povas movi kahelojn horizontale aŭ vertikale ene de rektangula kadro enhavanta unu malplenan kvadraton. La kaheloj estas sekcioj de fervoja trako, kaj la ludanto devas uzi ilin por konstrui vojon por lokomotivo kiu neniam haltas. Ĉirkaŭ la randoj de la kadro troviĝas stacioj kun kolektindaj pasaĝeroj.
La ludanto uzas stirstangon por ŝovi trakkondukilon en la malplenan kvadraton, kaj povas uzi butonon por akceli la lokomotivon, sed ĝi ĉiam moviĝas kaj ne estas haltebla. Oni devas eviti eniri senelirejon, barilon ĉe la rando de la ludareo aŭ la randon de la malplena kvadrato : tio kaŭzas perdon de vivo. Dum la ludanto movas la trakojn, la vojo kiun la lokomotivo sekvas estas markita flave ĝis la sekva senelirejo.
Tempomezurilo foje aperas ĉe stacio. Se pasaĝeroj atendas tie kaj la ludanto kolektas ilin antaŭ ol la tempo elĉerpiĝas, la restanta tempo estas aldonita al la poentaro kiel bonuso. Se ne, la pasaĝeroj sendas « Frenezan Trajnon » sur la trakojn, kiun oni devas eviti. Se tempomezurilo ĉe neokupata stacio atingas nulon, la stacio estas detruita kaj fariĝas paro da barilkvadratoj. Freneza Trajno povas kolizii kun alia por detrui ilin, sed tio kreas novajn senelirejojn aŭ detruas stacion se la kolizio okazas tie.
En pli altaj niveloj, ekzistas specialaj trakkaheloj kun unu enirejo kaj tri elirejoj. La ludanto ne povas elekti la elirejon; ĝi estas hazarde elektita. Bonuspoentoj estas atribuitaj ĉiufoje kiam la lokomotivo transiras tian segmenton.
Nivelo finiĝas kiam ĉiuj pasaĝeroj estas kolektitaj, kaj la ludanto tiam transiras al la sekva, kun malsama aranĝo – pli granda aŭ pli malgranda, kun pli da senelirejoj. Bonusaj stacioj aperas pli ofte, kaj en pli postaj niveloj, unu aŭ pluraj Freneza(j) Trajno(j) jam estas sur la ekrano je la komenco.
Se la ludanto kreas fermitan buklon de trako kaj restas en ĝi dum kelkaj sekundoj, aperas « buklo-balailo » kiu moviĝas malantaŭ la lokomotivo. Se ĝi atingas la lokomotivon, oni perdas vivon. Buklo-balailoj povas esti kolizieblaj unu kun la alian aŭ kun Freneza Trajno, kun la samaj konsekvencoj kiel supre. Plia vivo estas donata je 10 000 poentoj.
Adaptado
Loco-Motion estis adaptita al la videoludilo Intellivision (eldonita de Mattel), sed ankaŭ al Tomy Tutor. Happy Trails de Activision, kun tre simila ludsistemo, estis publikigita antaŭ la Intellivision-versio de Loco-Motion. Pozitivaj recenzoj pri Happy Trails instigis Mattel ankaŭ eldoni Loco-Motion kontraŭ reduktita prezo.[1]
Konami mem publikigis adapton por MSX sub la titolo Crazy Train.[2]
Versio de M Network por Atari 2600[3] estis planita por eldono la 5-an de julio 1983, sed estis nuligita pro nekonataj kialoj.[4]
Influo
Posta versio por Game Boy estis publikigita en Japanio kiel parto de Konami GB Collection Vol.2, kaj en Eŭropo kiel parto de Vol. 3. Dum la japana versio estis publikigita por Game Boy kun funkcioj por Super Game Boy, la eŭropa versio estis jam kolorigita kaj tradukita al la angla por Game Boy Color.
Mouse Puzzle (1982) por VTech CreatiVision, sed ankaŭ Confuzion (1985) por ZX Spectrum kaj Commodore 64 estas ludomaniere kaj dezajne similaj al Loco-Motion. Cue Brick (1989) estis simila arkada ludo fare de Konami.[5][6] Blodia, ankaŭ konata kiel Timeball, cetere estis publikigita en 1990 por NEC PC Engine, Sharp X68000 kaj Nintendo Game Boy.
Junction (1990) por Sega Genesis havas similan koncepton kun izometriaj grafikoj. Versio por Game Gear ankaŭ estis publikigita, konservante la supervidan perspektivon de la originala arkada ludo. Ambaŭ estis eldonitaj de Micronet laŭlicence de Konami.
La ludo estis reeldonita sub la marko Arcade Archives de Hamster Corporation por Nintendo Switch kaj PlayStation 4 en oktobro 2023.[7]
Referencoj
- ↑ Loco-Motion. Arkivita el la originalo je 2018-06-11.
- ↑ Crazy Train ĉe Generation-MSX
- ↑ Loco-Motion ĉe AtariProtos.com
- ↑ M Network Atari 2600 Titles: Loco-Motion ĉe IntellivisionLives.com
- ↑ 1989 [60fps Cue Brick 11027250pts ALL] (9 February 2018).
- ↑ https://flyers.arcade-museum.com/flyers_video/konami/18025102.jpg
- ↑ Hamster Corp's Arcade Archive. Alirita 12 October 2023 .
Eksteraj ligiloj
- Loco-Motion ĉe MobyGames (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


