Linia skribo A

Linia skribo A

Tipo

silabaro
ISO 15924 Lina
silabaro
Dum -1600 - -1450
Antaŭulo kretaj hieroglifoj
Sekvanto Linia skribo B
vdr

La skribo Linia A estas – krom la kreta hieroglifa skribo – unu el la du skribosistemoj de minoa kulturo de Kreto. Ĝi estis uzata de la 17-a ĝis la 15-a jarcentoj a.K. kaj oni povis deĉifri nur ete. El ĝi evoluis la skribo linia skribo B same kiel la Kipro-Minoa silabaro (d:Q1751985). Ĉar Linia B estas silabskribo, oni supozas, ke ankaŭ Linia A estas same silabskribo.

La nomo "linia" devenas de la fakto, ke la skribo konsistas el strekoj de konstanta larĝo, ne el kojnoj.

Pecetoj el tabuletoj kun skribo Linia A (Akrotiri)
Pecetoj el tabuletoj kun skribo Linia A (Akrotiri)

Priskribo

Oni konas ĉ 70 silabsignojn, 100 signojn kun vort-signifo, kiuj estas parte kombinitaj kun silabsignoj tiel ili estas pli bone identigeblaj. Ekzistas ankaŭ diversaj numeraj signoj.

Kvankam la hipoteza "minoa lingvo", en kiu la skribo estis verkita, estas nekonata ĝis nun kaj eĉ ne parencigebla al konataj lingvoj, oni povas diveni la signifon de kelkaj silabaj signoj, pro ilia simileco al linia skribo B.

La granda nombro de la logogramaj signoj ebligas la entenan deĉifron de la ekzistantaj tekstoj. Oni supozas, ke la trovitaj argilaj tabuletoj entenas informojn por la administrado, mastrumado. Plimulto de la tekstoj estas evidente listoj, ĉe kelkaj, kiuj entenas la t.n. trinkaĵ-oferan formulon, temas verŝajne pri dediĉaj enskribaĵoj; longaj tekstoj tute mankas.

Por la skribado sur argilo, la linia skribo kun simboloj estas apenaŭ uzebla. Oni tial supozas, ke oni skribadis ĉefe sur aliaj, ne longrezistaj materialoj kiaj papirusopergameno. La argilaj tabuletoj estis verŝajne notadaj kartoj, kiujn oni konservis nur por mallonga tempo. Ili konserviĝis, ĉar brulkatastrofo konservis ilin.

Literaturo

  • Louis Godart, Jean-Pierre Olivier: Recueil des inscriptions en Linéaire A (Kolekto de Linear A-surskriboj, en la serio Études Crétoises 21, Kretaj Studoj 21) 5 volumoj. Librairie Orientaliste (Orientalisma Librejo) Paul Geuthner, Parizo 1976–1985

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.