Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Libereca sonorilo

Libereca sonorilo
sonorilo, vidindaĵo [+]
Koordinatoj39° 56′ 58″ N, 75° 9′ 1″ U (mapo)39.9495-75.1503Koordinatoj: 39° 56′ 58″ N, 75° 9′ 1″ U (mapo)
Materialokupro, stano [+]

Estiĝo1753

Libereca sonorilo (Pensilvanio)
Libereca sonorilo (Pensilvanio)
DEC
Lokigo de Pensilvanio en Usono

Map
Libereca sonorilo

Vikimedia Komunejo:  Liberty Bell [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La libereca sonorilo kun sia fama fendaĵo
La libereca sonorilo kun sia fama fendaĵo

La Libereca Sonorilo (angle Liberty Bell) estas usona sonorilo kun granda historia signifo.

Kune kun la Statuo de Libereco, la Libereca Sonorilo verŝajne estas la plej grava simbolo de usona libereco. Cetere, ĝi estas la plej rimarkinda simbolo pri frua usona historio kaj la batalado por usona sendependeco kaj libereco.

La sonorilo muldiĝis je 1752 en Londono por sendiĝi al la usona urbo Filadelfio. Ĝi unue fendiĝis en marto de 1753, dum la unua sonoro. John PASS kaj John STOW remuldis ĝin en Filadelfio. Kiam la tono de la remuldita sonorilo pruvis netaŭga, ili muldis ĝin denove, kaj tiu tria sonorilo ekpendis en junio de 1753.

Ĝia plej fama sonoro, je la 8-a de julio, 1776, vokis civitanojn por la publika lego de la Usona Deklaro de Sendependeco. Tamen, oni ne oficiale nomis ĝin la "libereca sonorilo" ĝis 1837, kiam ĝi fariĝis simbolo de la kontraŭsklaveca movado pro sia muldita enskribo de Levidoj 25:10: "Proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj".

Oni riparis la sonorilon je februaro de 1846. La uzata metodo de riparo devigis bori laŭ la mallarĝa fendaĵo por ke la flankoj de la fendaĵo ne povu resoni. Kiam la sonorilo sonoris tiun monaton okaze de la naskiĝdatreveno de George Washington, la fendaĵo pligrandiĝis, neuzebligante la sonorilon.

Nune multaj turistoj iras al Filadelfio por admiri la historian sonorilon.

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9