Leopold Kronenberg
| Leopold Kronenberg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 15-an de oktobro 1890 en Bochnia |
| Morto | 7-an de aŭgusto 1929 (38-jaraĝa) en Varsovio |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Tombo | Tombejo de Bródno |
| Lingvoj | Esperanto • pola |
| Loĝloko | Bydgoszcz • Bochnia • Oświęcim • Krakovo • Varsovio • Chełm |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Alma mater | Jagelona Universitato - klasika filologio, polologio (1910–1914) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Frat(in)o | Zofia Trybułowa |
| Edz(in)o | Michalina Kronenberg (1917–) |
| Okupo | |
| Okupo | bibliotekisto (1920–) instruisto (1918–1919) kantotekstisto esperantisto politikisto opinia ĵurnalisto edukisto por plenkreskuloj poeto mezlerneja instruisto |

Leopold Dominik KRONENBERG (15-a de oktobro 1890 en Bochnia, tiam Salzberg en Aŭstrio-Hungario – 7-a de aŭgusto 1929 en Varsovio) estis pola esperantisto kaj instruisto, post diversaj profesioj de 1921 okupis sin nur pri Esperanto.
Kronenberg eldonis multajn verkojn en la pola lingvo. Liveris al la pola literaturo pere de tradukado el la Esperanta: „Derviŝoj“ de Tigr Pogosian el la araba kaj novelojn de la hungara F. Herezeg. Estis kunlaboranto kaj eldonanto de polaj gazetoj. Kun Esperanto li konatiĝis en 1909. En 1912 akiris profesian diplomon ĉe Internacia Instituto de Esperanto. Samjare li eldonis lernolibreton por memlernantoj (33.000 e-roj). En 1912 li estis redaktoro de la ĉiutaga Kongresa Bulteno de la Universala Kongreso en Krakovo (kun Emil Pfeffer). Post la Unua mondmilito li reeldonadis sian lernolibron, gvidis kursojn en diversaj urboj, (ankaŭ en profesiaj societoj), veturis tra la tuta lando kun prelegoj. En 1926 la Pola Eksterlanda Ministerio aranĝis Esperantan Presservon (agentejon) kaj li estis ĝia gvidanto. Aperis de li pli ol 100 propagandaj artikoloj en la plej legataj polaj gazetoj, enkondukis en multajn revuojn sisteme kursojn de Esperanto. La lastajn jarojn de sia vivo li vivtenis sin nur per la Esperanta agado, kaj ekkonis la veran mizeron. Esperanto Triumfonta kaj Heroldo de Esperanto ofte publikigis liajn tre interesajn artikolojn. Entute: la plej aktiva Esperantisto en Polujo inter 1912 kaj 1929, neelĉerpebla, nelacigebla optimisto.
Verkoj
- Samouczek pomocniczego języka międzynarodowego esperanto – inter 1912 kaj 1927 kvar eldonoj[1]
- Bohaterzy: poemat 1914 roku, Nowy Sącz 1916[2]
- Utwory legionowe, Kozienice 1916[3]
- Rada w Szczepanowie, Kraków 1916[4]
- Adama Mickiewicza Konrad Wallenrod w opracowaniu scenicznem Leopolda Kronenberga. Kółko dramatyczne PPS w Orłowej, 1919[5]
- Pieśń Wisły i inne utwory wierszem, Czeski Cieszyn 1922[6]
- Szukanie ludzkości, Czeski Cieszyn 1922[7]
Referencoj
- ↑ Kvara eldono de la lernolibro ĉe Vikidatumoj
- ↑ Bohaterzy: poemat 1914 roku ĉe Vikidatumoj
- ↑ Utwory legionowe ĉe Vikidatumoj
- ↑ Rada w Szczepanowie ĉe Vikidatumoj
- ↑ Adama Mickiewicza Konrad Wallenrod ĉe Vikidatumoj
- ↑ Pieśń Wisły i inne utwory wierszem ĉe Vikidatumoj
- ↑ Szukanie ludzkości ĉe Vikidatumoj
Eksteraj ligiloj
- Memore pri prof. Leopold Kronenberg Arkivigite je 2025-04-26 per la retarkivo Wayback Machine – Pola Esperantisto, n-ro 4/1970
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Leopold Kronenberg en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Nekrologo de Kronenberg en Pola Esperantisto
- Pollingva biografio de Kronenberg Arkivigite je 2018-10-15 per la retarkivo Wayback Machine en Interreta Pola Biografia Vortaro
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

