Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio

Ĉeĥio kaj Slovakio sur mapo de Eŭropo

Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio estas ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi havas longecon 251,763 km kaj ĝi estas la plej mallonda limo de Ĉeĥio kaj la tria plej longa limo de Slovakio. El nordo ĝi komenciĝas proksime de Hrčava, kie troviĝas trilanda punkto de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio, kaj ĝi daŭrigas tra sudokcidenta direkto tra Moraviasileziaj Beskidoj, Javorníky kaj Blankaj Karpatoj. Poste ĝi malsupreniras al Malsupramoravia valego, dum kio en tiu ĉi sektro ĝi estas akva limo, ĉar kreas ĝin akva rezervujo Kostolnica, rojo Sudoměřický potok, Kanalo de Baťa kaj rivero Moravo. La limo finiĝas sur kunfluejo de Moravo kaj Dijo, sur trilanda punkto kun Aŭstrio en Dija triangulo.

En sia devena aspekto, el plej granda parto, temis pri landa limo inter Moravio kaj Hungara reĝlando, en la plej suda parto pri landa limo inter Malsupra Aŭstrio kaj Hungara reĝlando, en la plej norda parto inter teŝina parto de Silezio kaj Hungara reĝlando. Malgranda ŝanĝo sur la devena limo okazis ekzemple en loko Kasárne en la jaro 1734. Pli malgrandaj ŝanĝoj okazis ekzemple sur rojo Sudoměřický potok, sur la devena orienta limo de Hodonín kaj sur malsupra fluo de rivero Moravo. Kun la estiĝo de Ĉeĥoslovakio tiu ĉi limo fariĝis la okcidenta kaj la nordokcidenta limo de Slovakio, dum kio ĝia plej suda parto fariĝis plej suda parto de de la orienta limo de Maravio. Enkade de Ĉeĥoslovakio okazis sur ĝi nur etaj ŝanĝoj (ekzemple sur limo inter la moravia municipo Sudoměřice kaj la slovaka urbo Skalica); kelkaj dumtempaj ŝanĝoj okazis en la tempo de ekzistado de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Kiel la ŝtatlimo la ĉeĥa-slovaka limo estiĝis en la jaro 1993 dum pereo de Ĉeĥoslovakio. En sia nuntempa aspekto ekzistas tiu ĉi limo ekde la 25-a de julio 1997, kiam moravia domaro U Sabotů alfalis al Slovakio, kiu por ŝanĝo perdis sian parton de Sidonie; samtempe okazis rektigo de la limo sur la malsupra fluo de Moravo (ekde tiu tempo la limo kondukas tra ĉi tie tra mezo de reguligata riverfluo de rivero Moravo) kaj al plua vico de pluaj, pli malgrandaj ŝanĝoj, dum kio ĝi mallongiĝis el 285 al 251,763 km. Tiun ĉi limon eblas dank' al Traktato de Schengen, same kiel ĉiujn ĉeĥajn limojn, ekde la jaro 2007 libere transpaŝi, jam ekde la jaro 2004 la transiro estis simpligita dank' al membreco en EU.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9