Lale Andersen
Lale ANDERSEN [lale ANdersen], origine: Lise-Lotte Helene Berta BUNNENBERG (naskiĝis la 23-an de marto 1905, mortis la 29-an de aŭgusto 1972) estis germana kantistino kaj aktorino. Lale Andersen naskiĝis en Bremerhaven. En la jaro 1931 ŝi unuafoje en Berlino aperis sursceneje; poste ŝi laboris en teatroj de Zuriko kaj Munkeno. Grandan popularecon ŝi akiris per la kantado de la kanto Lili Marleen, kies tekston Hans Leip en la jaro 1915 verkis. Dum la Dua mondmilito ĝin disvastigis la radiostacio Soldatensender Belgrad por la soldatoj. Post la milito Lale Andersen sukcese turneis kiel kantistino de maristaj kantoj kaj kanzonoj. Interalie ŝi ankaŭ partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1961. En la jaro 1972 ŝi verkis sian membiografion Der Himmel hat viele Farben ("la ĉielo havas multajn kolorojn"). Rainer Werner Fassbinder en 1981 laŭ ĝi kreis la filmon Lili Marleen. En 1972 Lale Andersen mortis en Vieno. Ŝia tombo troviĝas sur la insulo Langeoog, kie ŝi dum longa tempo vivis. Eksteraj ligiloj |