Ladislao la 1-a (Hungario)
Ladislao la 1-a, Sankta Ladislao (vivtempo ĉirkaŭ 1040-1095) estis hungara reĝo de la Arpad-dinastio inter la jaroj 1077 kaj 1095. Li naskiĝis en Pollando kiel dua filo de la ekzilinta Adalberto (Béla), kiu pli poste iĝis reĝo de Hungario kiel Adalberto la 1-a. Ladislao alvenis en Hungario ĉirkaŭ 1050. Li apogis kun sia frato Gezo (hungare Géza) la reĝon Salomono la 1-a, poste Ladislao helpis la surtroniĝon de Gezo la 1-a, post kies morto en 1077 oni elektis lin reĝo. Ĉar en la najbaraj landoj regis malakordoj en la potenco, li povis fortigi sian potencon. Li verkis rigorajn leĝojn pri la propraj posedaĵoj. Dum lia regado la papo Gregorio la 7-a enkanonigis per buleo la unuan hungaran reĝon Stefanon (1083) kaj princon Emerikon, episkopon Gerardo (Gellért). En 1091 li iĝis reĝo de Kroatio, ĉar lia fratino Ilona estis edzino de la lasta kroata reĝo Zvojnimír. Li sukcese kontraŭbatalis la invadantajn kumanojn. Oni sanktigis lin en 1192. Lian memoron gardas multaj legendoj, kiuj estis ŝatataj tempoj de la mezepoka preĝeja pentrado. Lia bustrelikvujo estas tre valora memoraĵo de la hungara gotiko. |