Kurt Held
| Kurt Held | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Kurt Held | ||
| Naskiĝo | 4-an de novembro 1897 en Jena | |
| Morto | 9-an de decembro 1959 (62-jaraĝa) en Sorengo | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio Svislando | |
| Partio | Komunista Partio de Germanio | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Lisa Tetzner | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto poeto rezistobatalanto porinfana verkisto redaktoro | |
| Aktiva en | Bochum vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | La ruĝa Zora kaj ŝia bando ❦ Barricades on the Ruhr vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kurt HELD (n. la 4-an de novembro 1897 en Jena, Germanio; m. la 9-an de decembro 1959 en Sorengo, Svislando) estas la pseŭdonimo de la origine germania, poste svislanda ŝtatano Kurt KLÄBER, sub kiu li verkis plurajn literaturajn verkojn, el kiuj la plej konata estas la porjunula romano La ruĝa Zora kaj ŝia bando.
Vivo
Kurt Kläber naskiĝis en familio de industriaj laboristoj. Li lernis la profesion de seruristo. Kiel juna viro li engaĝiĝis en la romantikisma, naturisma kaj pacisma junulara movado Wandervogel apartenante al Serakreis Jena, vole-nevole devis soldatservi en la Unua Mondmilito, kaj post la milito iĝis membro de la Komunisma Partio de Germanio. Dum 1924 li geedziĝis kun la verkistino kaj fabelo-rakontistino Lisa Tetzner. Kun ŝi li multe vojaĝis tra Germanio. Li laboris en plej diversaj profesioj: interalie kiel industria laboristo, aŭtoro, provlegisto kaj redaktisto ĉe pluraj magazinoj kaj eldonejoj. Kiel membro de la "ligo de prolete revoluciaj verkistoj" li mem publikigis poemojn kaj romanojn.
Dum la jaro 1933 la aŭtoritatoj de la freŝe instalita Nazia Germanio enkarcerigis lin, kiel multajn aliajn germaniajn komunistojn, sed pro la penoj de sia edzino baldaŭ reliberiĝis. Tuj post tio la geedza paro fuĝis al Svislando, kie li rajtis resti sub la kondiĉo ne publikigi iajn verkojn. Pro tiu malpermeso de verkado li ekuzis al pseŭdonimon Kurt Held, sub kiu li nuntempe estas multe pli konata ol sub sia vera nomo. Pro la malpermeso de publikado kadre de la statuso de politika fuĝinto iujn librojn li ankaŭ devis eldoni sub la nomo de sia edzino, Lisa Tetzner. Pro la aŭtoraj sukcesoj la paro atingis modestan prosperon, post lamondmilito ricevis la svisan ŝtatanecon kaj plu vivis en Svislando.
Honore al li, elementa lernejo en Berlino ricevis lian nomon.
Verkaĵoj
La unuaj poemoj de la verkisto konsideriĝis ekspresionismaj kaj pacifismaj. Poste liaj aŭtoraj verkoj estis tute influitaj de la komunismaj konvinkoj. La porjunulaj romanoj, kiuj sekve ekestis en la svislanda ekzilo, estis karakterizitaj per socie kritikisma sinteno, en junuleca lingvo. Gravaj temoj estis la peno pri solidara kunvivado de infanoj inter si kaj de junuloj kun plenkreskuloj, kaj la sorto de homoj marĝene de la socio. En Esperanto aparte bone dokumentita estas la plej populara el liaj porjunularaj romanoj, La ruĝa Zora kaj ŝia bando.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

