Kuleranaso
Masklo
Ino
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Spatula clypeata (Linnaeus, C, 1758) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivejoj en Eŭropo
| ||||||||||||||
Tutmonda natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Anas clypeata Linnaeus, C, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kuleranaso[1],[2] (latine Spatula clypeata) estas birdospecio el anasedoj.
Ĝi reproduktiĝas en nordaj areoj de Eŭropo kaj Azio kaj tra plej Nordameriko,[3] kaj estas rara vaganto al Aŭstralio. En Nordameriko, ĝi reproduktiĝas laŭlonge de la suda bordo de la Hudsona Golfo kaj okcidente de tiu akvejo, kaj tiom suden kiom ĝis la Grandaj Lagoj okcidenten al koloradio, Nevado kaj Oregono.[4][5]
La kuleranaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).[6] La konservostatuso de tiu birdo estas Malplej Zorgiga.[7]
Aspekto



Ĝi grandas ĉ. 50 cm kaj la birdon karakterizas la granda, kulerforma beko. Tiu specio estas ja nekonfuzebla en la norda hemisfero pro sia granda spatelforma beko. La dorsa parto de la reprodukta masklo estas nigra-blanka, la kapo metalece malhelverda,[8] la brusto blanka, la ventro kaj flankoj estas kaŝtanbrunaj, la longaj ŝultroplumoj helbluaj.
Dumfluge videblas la palbluaj flugilkovriloj, separate el la tre verda speguleto kun blanka antaŭa bordo kaj malhela malantaŭa bordo (ne blanka). Komence de aŭtuno la masklo havas po blankan duonlunon ambaŭflanke de la vizaĝo.[5] En tia nereprodukta plumaro, la masklo similas al la ino.
La inbirdo estas bruneta kaj makuleca, kiel ĉe aliaj anasoj,[8] kaj kun blueta ŝultro. Ŝia plumaro estas multe kiel tiu de ino de Platbeka anaso, sed facile distingebla pro ties longa larĝa beko, kiu estas griza nuance kun oranĝeca tranĉobordo kaj suba makzelo.[5] La inaj flugilkovriloj estas grizecaj. Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La kruroj estas oranĝecaj. La masklo havas flavecajn al oranĝecajn irisojn dum la ino pli brunajn.
Ili estas longaj 48 cm kaj havas enverguron de 76 cm kun pezo de 600 g..[4]
Kutimaro

La voĉo de la viranaso estas profunda, dusona; tiu de la inanaso similas al tiu de la Platbeka anaso, sed pli mallaŭta. La kuleranasoj vivas plej ofte en marĉoj, forlasitaj arbustaj areoj. Ĝi estas migranta birdo.
La kuleranasoj manĝas per plaŭdado plantomaterialon, ofte per bekoskuado de flanko al flanko kaj uzante bekon por filtri manĝerojn el akvo. Ili uzas siajn tre specializitajn bekojn (el kio devenas ties nomo) por manĝi akvajn senvertebrulojn - nome karnovora dieto. Ties larĝebena beko disponas el tre disvolvigita lamellae - malgrandaj, kombilecaj strukturoj en la bordo de la beko kiuj funkcias kiel kribriloj, permesante la birdojn filtri krustulojn kaj plankton el la akva surfaco. Tiu adapto, pli specializitaj ĉe kuleranasoj, havigas al ili avantaĝon super aliaj plaŭdanasoj, kun kiuj ili ne devas konkurenci por manĝoresursoj dum plej parto de la jaro. Tiele la kotecaj marĉoj riĉaj en senvertebruloj estas ties preferata habitato.[8]
La kuleranaso preferas nestumi en herbejaj areoj for el malferma akvo. Ties nesto estas neprofunda depresion surgrunda, kovrata el plantomaterialo kaj lanugo. Ino tipè demetas ĉirkaŭ 9 ovojn. La maskloj estas tre teritoriemaj dum la reprodukta sezono kaj defendas siajn teritorion kaj partneron el konkurencaj maskloj. Maskloj engaĝiĝas ankaŭ en prilaborata pariĝada ceremonio, kaj en akvo kaj en aero; ne nekomunas ke dekduo aŭ pliaj maskloj persekutas ununuran inon. Spite ties dikecan aspekton, la kuleranaso estas lerta fluganto.[8]

Taksonomio
Laŭ AviList[9], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Anseriformes - anseroformaj
- Anatidae - anasedoj
- Spatula Boie, F, 1822
- Spatula clypeata (Linnaeus, C, 1758) - kuleranaso
- Spatula Boie, F, 1822
- Anatidae - anasedoj
Tiu holarktisa specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae laŭ ties nuna scienca nomo.[10] Kutime lokigita en la genron Anas kiel plej el la plaŭdanasoj, ĝi estas tre aparta el specioj kiaj la Platbeka anaso kaj kune kun la aliaj kuleranasoj kaj ties parencoj formas grupon de "bluflugiluloj" kiu povus meriti separon kiel genro Spatula.
Ne estas vivantaj subspecioj akceptitaj nune. Oni trovis ostojn de fosilio el tre simila anaso en kuŝejoj de la komenca Pleistoceno de Dursunlu (Turkio). Ĝi estas nesolvita tamen kiel tiuj birdoj rilatis al la nuna kuleranaso; tio estas, ĉu la diferencoj notitaj rilatas al fakto ke temas pri vere rilata specio aŭ pri paleosubspecio, aŭ atribuebla al individua vario.[11]
Vivejo kaj teritorio
Tiu estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj humidaj herbejoj aŭ marĉoj kun iome da flosanta vegetaĵaro.
Tiu birdo vintras en suda Eŭropo, Afriko, norda Sudameriko, kaj la Malaja Insularo.[3] En Nordameriko ĝi vintras sude de linio el Vaŝingtonio al Idaho kaj el Nov-Meksiko orienten al Kentukio, kaj ankaŭ laŭlonge de la Orienta marbordo tiom norde kiom ĝis Masaĉuseco.[4][5] En la Brita Insularo, kie hejmas pli da 20 % el la nordokcidenta eŭropa populacio, ĝi estas plej konata kiel vintra vizitanto, kvankam ĝi estas plej ofte vidata en suda kaj orienta Anglio, ĉefe ĉe la marĉoj de Ouse Washes, la rivero Humber kaj Norda Kent, kaj en multe pli malgrandaj nombroj en Skotio kaj okcidentaj partoj de Anglio. Vintre la reproduktaj birdoj moviĝas suden, kaj estas anstataŭataj de invado de kontinentaj birdoj el plia nordo. Ili reproduktiĝas tra plej el Irlando, sed en tre malgrandaj nombroj.
Tiu membro de la plaŭdanasoj estas tre migranta kaj vintras pli sude ol sia reprodukta teritorio (ĝis nun estis almenaŭ kvar registroj en Aŭstralio). Ĝi ne estis tiom gregema kiom kelkaj plaŭdanasoj for de la reprodukta sezono kaj tendencas formi nur malgrandajn arojn. Inter nordamerikaj anasospecioj, la kuleranasoj sekvas nur post la Platbeka anaso kaj la Bluflugila anaso laŭ ĝenerala abundo. Ties populacio estis fortaj almenaŭ el la 1960-aj jaroj, kaj la lastajn jarojn ĉirkaŭas pli da 4 milionoj da birdoj (2011), ĉefe pro pli favoraj reproduktaj, migraj kaj vintrohabitataj kondiĉoj.[8]
Bildaro
Referencoj
- ↑ kuleranaso en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 2,0 2,1 Ornitologia taksonomio
- ↑ 3,0 3,1 Clements, J. (2007)
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Floyd, T. (2008)
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 Dunn, J. (2006)
- ↑ AEWA
- ↑ "IUCN"
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Ducks Unlimited, March/April 2010
- ↑ AviList v2025, konsultita la 22-an de dec. 2025
- ↑ Linnaeus, C. (1758)
- ↑ Louchart, A et al. (1998)
Literaturo
- AEWA Annex 2: Waterbird species to which the Agreement applies. Agreement on the conservation of African-Eurasian migratory Waterbirds (AEWA). AEWA. Arkivita el la originalo je 2007-11-10. Alirita 2008-01-13 .
- Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
- Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5a eld.
- Floyd, T (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America Harper Collins, NY
- IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink 150541 Anas clypeata Konsultita la 8an de januaro 2009
- Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. Holmiae. (Laurentii Salvii), p. 124. “A. macula alarum rufa nigra alba.”. latine
- Louchart, Antoine; Mourer-Chauviré, Cécile; Guleç, Erksin; Howell, Francis Clark & White, Tim D. (1998): L'avifaune de Dursunlu, Turquie, Pléistocène inférieur: climat, environnement et biogéographie. C. R. Acad. Sci. Paris IIA 327(5): 341-346.COI:10.1016/S1251-8050(98)80053-0
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- RSPB A al Z de Britaj Birdoj
- Northern Shoveler Anas clypeata
- AEWA Annex 2: Waterbird species to which the Agreement applies. Agreement on the conservation of African-Eurasian migratory Waterbirds (AEWA). AEWA. Arkivita el la originalo je 2007-11-10. Alirita 2008-01-13 .
- Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
- Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
- Floyd, T (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America Harper Collins, NY
- Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. Holmiae. (Laurentii Salvii), p. 124. “A. macula alarum rufa nigra alba.”. latine
- Louchart, Antoine; Mourer-Chauviré, Cécile; Guleç, Erksin; Howell, Francis Clark & White, Tim D. (1998): L'avifaune de Dursunlu, Turquie, Pléistocène inférieur: climat, environnement et biogéographie. C. R. Acad. Sci. Paris IIA 327(5): 341-346.COI:10.1016/S1251-8050(98)80053-0
- RSPB A al Z de Britaj Birdoj
- Kuleranaso, Informaro kaj fotoj ĉe Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Kuleranaso, Informaro ĉe Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Kuleranaso Arkivigite je 2007-11-01 per la retarkivo Wayback Machine ĉe USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Massachusetts Breeding Bird Atlas Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Kuleranaso, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
- Kuleranaso ĉe Birds of India
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




