Krona solaglo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krona solaglo
Krona solaglo
Krona solaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Harpyhaliaetus
Specio: H. coronatus
Harpyhaliaetus coronatus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krona solaglo (Harpyhaliaetus coronatus), tipe konata simple kiel Krona aglo (kio kondukas al eventuala konfuzo kun la afrika Kronaglo, Stephanoaetus coronatus) estas endanĝerita rabobirdo el orienta kaj centra Sudameriko.

Temas pri granda rabobirdo 73–79 cm longa, kun enverguro de 170–183 cm kaj averaĝa pezo de 2.95 kg. Plenkreskulo estas preskaŭ entute griza kun granda nuka kresto kaj mallonga, blankanigre bendeca vosto. Junulo estas grizbruna en dorso kaj pala kun grizbrunaj strioj en kapo kaj subaj partoj.

Tiu neotropisa specio loĝas en Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Bolivio. Ĝi kutime loĝas en malfermaj arbaroj kaj marĉoj, malkiel ties plej proksima parenco, nome la Monta solaglo, kiu loĝas nur en densa arbaro de Andoj. Ĝi estas ofte rimarkata pro siaj lantaj movoj dumtage kaj oni supozas, ke ĝi estas tre krepuskula por agado. Ĝi predas ĉefe mamulojn, inklude dazipojn, mefitojn, mustelojn, rodulojn kaj simiojn. Ĝi ĉasas ankaŭ reptiliojn (ĉefe serpentojn), fiŝojn, hejmajn ŝafojn kaj eventuale birdojn, inklude tinamojn kaj kokojn.

Ties nesto estas granda platformo el bastoneteroj ĉirkaŭ 1.2 m granda kaj 30 cm profunda. Oni notis neston en la sama arbo super komunuma nesto de Monaĥaj psitakoj. Oni konstatis ovojn en oktobro kaj idojn en majo sed oni scias neniom pli pri ties reprodukta agado. Tiu specio estas konsiderata vundebla fare de BirdLife International, ĉefe ĉar ĝi loĝas je tre malaltaj densecoj kaj ĝi estas trovata malofte en naturo. Ĝi estas ege minacata pro habitatodetruo, ĉar ties habitato estas ege tuŝata pro la etendigo de agrikulturo kaj ranĉado por brutobredado. Krome oni supozas, ke okazas ĉasado de tiuj birdoj ĉefe pro timo al predado de brutobredado.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Harpyhaliaetus coronatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Mapo kaj kriterioj kial tiu specio estas endanĝerata.
  • BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • SARASOLA, J.H. kaj J.J. MACEDA. 2006. Past and current evidence of persecution of the endangered Crowned Eagle Harpyhaliaetus coronatus in Argentina. Oryx 40:347-350.
  • SARASOLA, J.H., SANTILLÁN, M.A. kaj M.A. GALMES. 2010. Crowned eagles rarely prey on livestock in central Argentina: persecution is not justified. Endangered Species Research 13: 207-213
  • "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.