Konvalo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Convallaria majalis
Convallaria majalis, "lilio de la valo"
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae[1]
Genro: Konvalo Convallaria
Convallaria majalis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Disvastiĝo de C. majalis
verda: subspecio majalis,
ruĝa: subspecio keiskei,
viola: subspecio montana.
La floranta konvalo
konvalo kun fruktoj (beroj)

Konvalo[2] (latine Convallaria majalis), aŭ majfloro, estas herbeca planto de mezvarmaj regionoj. Ĝi estas indiĝena de la Norda Hemisfero en Azio, en Eŭropo kaj ankaŭ en Apalaĉaj montoj de Nordameriko. Ĝi floras dum printempo, plejofte en majo, el tio ĝia nomo majfloro. Ĝiaj floroj, malgrandaj kaj blankaj, formiĝas laŭ aro da bonodoraj kloŝetoj. Ĝi estas venena planto. En Eŭropaj mezvarmzonaj arbaroj, kie ĝia ĉeesto estas natura, ĝi supozeble estas (kun vinko) bona bioindikilo pri la praeco kaj natureco de la arbaroj[3].

Laŭ la tradicia klasifiko, ĝi apartenas al la familio liliacoj (Liliaceae). Pro tio, konvalo foje nomiĝas lilio de la valo. Laŭ la filogenetika klasifiko (APG sistemo, laŭ la angla akronimo: Angiosperm Phylogeny Group) ĝi estas parto de la familio de ruskacoj (Ruscaceae) aŭ de asparagacoj (Asparagaceae).

Priskribo

Konvalo estas staŭda herbeca planto, kiu formas vastajn koloniojn, disigante siajn rizomojn, kies stolonoj starigas rampotigojn dum somero. La tigoj estas je 15–30 cm altaj, kun unu aŭ du folioj je 10–25 cm longaj. La floradaj tigoj havas du foliojn kaj florojn aranĝitajn en floraro de 5-15 floroj. La floroj estas hermafroditaj. La korolo havas ses tepalojn kaj sonorilan formon, ili estas blankaj aŭ helrozaj, kun milda parfumo. La frukto estas bero.

Distribuo

Konvalo disvastiĝas tra plejparto de Eŭropo kaj mezvarma Azio. Ĝi estas konsiderata naturalizita en Nordameriko. En suda Eŭropo, ĝia disvastiĝo estas kutime limigita al montaj areoj. Formoj de konvalo, kiel la hela rozkolora florado nomata rosea, estas disvastigataj tutmonde.

Areoj, kie kreskas konvalo, estas aparta trajto de eŭropaj arbaroj fagaj kaj kverkaj. Dank' al iometa malsekeco, filtrita lumo tra arboj, ĉefe en fagaj kaj kverkaj arbaroj kaj maldensaj pinaj arbaroj, konvalo ofte kreas densajn koloniojn. En montoj, konvalo hejmiĝas ĝis alto de 1900 m enmontaj herbejoj, kun malkrutaj deklivoj kaj maldensaj arbustoj. Konvalo asociiĝas kun avelarboj kaj varmemaj arbustoj. Ĝi aperas ankaŭ en kalciaj grundoj kun acerotiliaj arbaroj.

Konvalo preferas varman someron, aerplenan medion kaj partan ombraĵon. Ĝi prosperas kaj sur kalciaj kaj sur acidaj grundoj. En tro ombra arbaro, la planto donas ofte nur foliojn sed neniujn florojn[4]. Pro tio la disvastiĝo okazas tie ĉefe per radikaj ŝosoj[5].

Trajtoj

Populara nomigado

En Hispanio, ĝi estas konata kiel larmoj de Salomono, rozo de la valo, lilio de Nia Sinjorino, sovaĝa lilio, mugueto [6]. En Germanio, ĝi estas konata kiel kloŝetoj de majo. En Francio, ĝi estas konata kiel muguet, ĉar ekde 1200 estis uzataj la terminoj muguemusguet, kiuj estas derivitaj de musc, probable aliprononco de muskato, al kiu la odoro de la floro similas[7]; la tradicia vendado de muguet strate estas permesata al iu ajn ĉiujare la 1-an de majo[8]. En Rumanio, la planto estas konata kiel lăcrimioară (larmeto).

Referencoj

  1. Lily-of-the-Valley (Convallaria majalis) (angle)
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: konvalo
  3. Laŭ Jean-Luc Dupouey kaj Etienne Dambrine en Teĥnikaj raportoj de la franca institucio ONF (volumo14); aŭtuno 2006 (france)
  4. Das Maiglöckchen im Naturlexikon (La majfloroj en la leksiko de la naturo) Arkivigite je 2013-07-05 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
  5. Heinrich E. Weber: Gebüsche, Hecken, Krautsäume (Arbetaroj, heĝoj, herbejoj) Ulmer Verlag 2003, ISBN 3-8001-4163-9, S. 111. (germane)
  6. . Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj, Royal Botanic Gardens: Anthos Projekto (angle) (25an de novembro 2009).
  7. Etimologio de muguet (france)
  8. Oficiala publiko de la registaro pri la vendado de konvalo (france)


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.