Koncertvalso
Koncertvalso estas tipo de valsomuziko destinita por prezentado en koncertodomo anstataŭ en dancejo. Koncertvalsoj por piano estis ege ŝatataj en la salonmuziko.
Simile kiel la muziko de menueto eniĝis la simfonion kiel tria movimento sen servi por dancado, ekzistis valsoj, kiuj aŭ estis destinita jam de la komenco por prezentado en koncerto aŭ surbaze de virtuoza improvizado fariĝis de dancmuziko al koncertmuziko (ekz. ĉe Franz Liszt).
Kelkaj koncertvalsoj por piano de Franz Schubert estas danceblaj. La valsoj de Frédéric Chopin je adekvata interpretado tamen ne taŭgas por socia danco pro siaj tempovariadoj (agogiko). Simile estas kun la valsoj de Johannes Brahms.
Plej grandan socian gravecon en la malfrua 19a jarcento havis tiuj koncertvalsoj, el kiuj oni povis elpreni partojn por uzado kiel dancvalsoj, ekz. en la simfoniaj valsoj de Johann Strauß (filo), ekz. An der schönen blauen Donau (Ĉe la bela blua Danubo, 1867), Geschichten aus dem Wienerwald (Rakontoj el la Viena arbaro, 1868) aŭ la Kaiserwalzer (Imperiestrovalso, 1889). Simile estis kun la teatrouverturoj, en kiuj troviĝis valsoj, ekz. ĉe la opereto. Tio fondis interligon inter teatro, dancejo kaj koncertejo.
La „koreografia poemo“ La Valse de Maurice Ravel multe pli respegulas impresojn de valsomuziko ol mem esti valsomuziko.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.