Menueto

Figuro de menueto en Le maître à danser (1725), de Pierre Rameau (1674-1748)

Menueto estas malnova franca popoldanco en la 3/4-takto en modera tempo kaj ekde la 17-a jarcento kortega societa danco, kiun ŝategis la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Ĝi dominis ĝis en la 19-a jarcento balosalonojn kaj scenejojn.

Historio

La menueto, nobelara danco, dum la baroko eniris la suiton far Bach kaj Händel. La kulminon ĝi tamen nur travivis en la klasika Epoko. Haydn komponis multnombrajn menuetojn, parte enligitaj en simfoniojn, kvartetojn kaj sonatojn. Mozart, kiu almenaŭ verkis 130 de ĉi tiuj dancoj, restis al li laŭnombre ege poste.

Post la Skolo de Mannheim ĝi estas la 4-a movimento en simfonio kaj sonato, ekde Haydn kutime la 3-a movimento. Beethoven plievoluigis la menueton al skerco.

Formo

La menueto principe estas triparta kantoformo, do A-B-A, resp. menueto - trio - menueto d.c.. Plejparte menueto kaj trio estas ankaŭ du- aŭ tripartaj en si mem, je kiu la subpartoj – krom la da capo – estas ripetataj. Tiuj subpartoj kutime estas als 8-taktaj periodoj. Por la klasika menueto rezultas do jena kompleta formo (granda kunmetita triparta kantoformo):

menueto ( [: A :] [: B A' :] ) -
trio ( [: C :] [: D C' :] ) -
menueto da capo al fine ( [ A | B A' ] )

La nomo trio devenas de la pli malnovaj menuetoj de la barokepoko, en kies meza parto plejofte koncertis solista trio, ekzemple du hobojoj kaj unu fagoto aŭ du violonoj kaj du violonĉeloj. El ĉi tiu tradicio rezultas la ofte solista, ĉambromuzika karaktero, kiun flegis ankaŭ Haydn kaj Mozart en siaj menuetoj. Krom la instrumentigo la trio plejofte ankaŭ laŭ tonalo kaj dinamiko kun la menueto.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.