Kolumtrogono
Masklo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Trogon collaris (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kolumtrogono (Trogon collaris) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj. Ĝi estas unu el 24 trogonaj specioj de la tipa genro Trogon, la plej granda en la familio. Ĝi troviĝas en Meksiko, tra Centrameriko, kaj en norda Sudameriko.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
La Internacia Ornitologia Komitato (IOC) kaj la Taksonomio Clements agnoskas jenajn 10 subspeciojn de Kolumtrogono. Ili traktis T. c. aurantiiventris ("oranĝventra trogono") kiel apartan specion ĝis fino de la 2010-aj jaroj.[1][2]
- T. c. puella Gould (1846)
- T. c. underwoodi Bangs (1908)
- T. c. aurantiiventris Gould (1846)
- T. c. extimus Griscom (1929)
- T. c. heothinus Wetmore (1967)
- T. c. virginalis Cabanis & Heine (1863)
- T. c. subtropicalis Zimmer (1948)
- T. c. exoptatus Cabanis & Heine (1863)
- T. c. collaris Vieillot (1817)
- T. c. castaneus Spix (1824)
La verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) agnoskas ok subspeciojn, ekskludane T. c. aurantiiventris kaj T. c. underwoodi.[3]
Aspekto
Trogonoj havas distingajn masklajn kaj inajn plumarojn, kun mildaj, ofte koloraj, plumoj. La kolumtrogono estas ĉirkaŭ 25 ĝis 29 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 41 ĝis 64 g. Ambaŭ seksoj havas nigrajn vizaĝon kaj gorĝon. La krono, nuko, dorso kaj pugo de la masklo estas brile metalecverdaj. La faldita flugilo montras nigran kaj blankan vermikulecon. La brusto ankaŭ estas metalecverda kun blanka bendo apartiganta ĝin de la brilruĝaj ventro kaj pugareo. La supra flanko de la vosto estas verda kun nigra pinto kaj la malsupra flanko estas strieca nigreblanke. La ino estas olivecbruna kie la masklo estas verda, la fermita flugilo estas bruna kun nigra vermikuleco, kaj la ventro estas pli obtuze ruĝa ol tiu de la masklo. La malsupra flanko de la vosto estas griza kun kelkaj nigraj strioj kaj blankaj pintoj.[4]
Distribuo kaj habitato
La 10 subspeciojn de kolumtrogono troviĝas jene:[1][4]
- T. c. puella, centra Meksiko ĝis okcidenta Panamo
- T. c. underwoodi, nordokcidenta Kostariko
- T. c. aurantiiventris, centra Kostariko ĝis okcidenta Panamo
- T. c. extimus, orienta Darieno en nordorienta Panamo
- T. c. heothinus, montaro Serranía del Darién en Panamo
- T. c. virginalis, okcidenta Kolombio tra okcidenta Ekvadoro ĝis nordokcidenta Peruo
- T. c. subtropicalis, centra Kolombio, ĉefe en la valoj de riveroj Magdalena kaj Cauca
- T. c. exoptatus, norda Venezuelo (kaj Trinidado kaj Tobago?)
- T. c. collaris, oriente de Andoj el Kolombio suden ĝis norda Bolivio kaj orienten tra Gujanoj kaj multo de okcidentcentra Brazilo (kaj Trinidado kaj Tobago?)
- T. c. castaneus, sudorienta Kolombio suden ĝis orienta Peruo kaj norda Bolivio kaj ĝis nordokcidenta Brazilo; ankaŭ en orienta Brazilo
Clements metas T. c. exoptatus en Trinidado kaj Tobago; la IOC metas T. c. collaris tie anstataŭe.
En Sudameriko la kolumtrogono loĝas en humidaj ĉiamverdaj arbaroj de malaltaj teroj, kaj primaraj kaj bone establitaj sekundaraj. En Meksiko kaj Centrameriko ĝi loĝas en tiuj arbartipoj kaj krome en humidaj montaj, duonfalfoliaj kaj pinaraj ĉiamverdaj arbaroj. Ĝi troviĝas ĝis 2 400 m en Meksiko kaj 2 300 m en Kostariko, sed en la Andoj ĝi estas plejparte sub 1 300 m en Ekvadoro kaj 1 200 m en Peruo.[4]
Kutimaro
La kolumtrogono kutime ripozas inter la plej alta subvegetaĵaro kaj la plej malalta parto de la kanopeo. Ĝi kutime videblas sola aŭ en paroj, sed malgrandaj grupoj povas kolektiĝi ekster la reprodukta sezono.[4]
Manĝado
La kolumtrogono manĝas malgrandajn fruktojn (kiel ekzemple berojn)[5] kaj senvertebrulojn kiel ekzemple raŭpojn, grilojn, cikadojn, skarabojn kaj fasmojn.[5] Ili ofte akompanas la randojn de miksitaj kunmanĝantaroj sed ne miksiĝas kun la aliaj membroj..[4]
Reproduktado
La nesta sezono de la kolumtrogono estas tre varia tra la vasta distribuo de la specio, komenciĝante jam en novembro en Franca Gvajano kaj eĉ en aprilo en Venezuelo. Ĝi nestas en kavaĵoj en putriĝanta ligno aŭ arbaraj termitnestoj; la kavaĵo ofte estas tiel malprofunda, ke multe de la birdo estas videbla. La normala ovodemetado estas de du ovoj. Ambaŭ seksoj kovas la ovojn kaj zorgas pri la idoj.[4]
Statuso
La IUCN taksis la kolumtrogonon kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas tre grandan, kvankam ne kvantigitan, populacion kaj tre grandan arealon.[6]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 IOC World Bird List (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- ↑ Clements, J. F. (2021) The eBird/Clements checklist of Birds of the World. Alirita 25a de Aŭgusto, 2021 .
- ↑ HBW (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Alirita 27a de Majo, 2021 . [.xls zipped 1 MB]
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 (2020) “Collared Trogon (Trogon collaris)”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.coltro1.01.
- ↑ 5,0 5,1 Shaquille Duncan Trogon collaris (Collared Trogon). UWI.
- ↑ BirdLife International. (2022). “Trogon collaris”, IUCN Red List of Threatened Species 2022. doi:10.2305/IUCN.UK.2022-2.RLTS.T61692251A163899552.en. Alirita 14a de Aŭgusto 2024..
- Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Names. London, UK: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Ithaca, N.Y.: Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. Princeton University Press. ISBN 0-7136-6418-5.
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



