Kościerzyna
Kościerzyna (prononcu: Koŝcjeĵina; kaŝube: Kòscérzna; germane: Berent, antaŭe Bern) estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kościerzyna. Fine de 2021 en la urbo vivis 23 723 loĝantoj. SituoKościerzyna troviĝas en la suda parto de Kaŝubia Lagaro, en la regiono Kaŝubio. La alteco super la maro: 150 m. Apude multaj lagoj: Lago Gałęźne (Gaŭenĵne), Kapliczne (Kapliĉne), Wierzysko (Vjeĵisko), Garczyn (Garĉin), Sudomie (Sudomje) kaj Osuszyno (Osuŝino). Danke al la bela pejzaĝo la urbo Kościerzyna estas populara turisma centro. En la centro estas la Monto de Princino Gertruda. Partneraj urboj
HistorioHistorio de Kościerzyna en la MezepokoLa komenco de la urbo estas de la fino de 13a jc. Komence tio estis nur setlejo kiu estis ĉe la defend-kastelo (burgo). La unuan fojon en historio ĝi esti menciita en la jaro 1284 kiel la sidejo de la Princino Gertruda, kiu regis sur la apudaj terenoj donacitaj al la princino de la Pomeria Princo Samboro la 2-a. La Princino Gertruda estis la plej juna filino de de la Princo Samboro la 2-a el Tczew. En la jaro 1312 la ĉirkaŭaĵo de Kościerzyna estis prenita de la Ŝtato de la Teŭtona Ordeno. En la jaro 1346 la teŭtonoj donis la lokig-rajtojn laŭ leĝo de Chełmno ([ĥeŭmno]) (aŭ Chełmno nad Wisłą / Chełmno ĉe Vistulo, ĝis 1920 germane Culm an der Weichsel, 1940-45 Kulm). Antaŭ la jaro 1398 Kościerzyna ricevis la plenajn urborajtojn. Tiam oni decidis pri la urboplaco kaj la apudaj stratoj. Al Pollando la urbo doniĝis post la Dektrijara milito (1454-1466) laŭ la Paca Traktato de Toruno el la jaro 1466, kaj tie ekestis la sidejo de polaj starostoj (distrikt-estroj). La Ofico de Starost transiradis de generacio al generacio. La plej longe regis en Kościerzyna la Denhoff-familio (ĉirkaŭ 100 jaroj, ekz. Stanisław Ernest Denhoff), Kostków-familio kaj Wilkanowski-familio. Dum la mezo de la 15a jc la urbo estis malriĉa kaj havis nur 300 loĝantojn. Ili okupiĝis ĉefe pri agrokulturo, metio kaj bier-farado. La biero de Kościerzyna estis transportita ankaŭ al Gdansko.[1] Historio de Kościerzyna en la 16a jcEn la 16a jc Kościerzyna estis daŭre la agrokultura centro. De la 16a jc Kościerzyna forte estis ligita kun familio Kostków de la blazono Dąbrowa. La reprezentantoj de tiu familio oficis kiel starostoj (distriktestroj) ĝis la komenco de 17a jc. La unua el ili estis Stanisław Kostka (1540-1555). Liaj posteuloj estis: Krzysztof Kostka (1555-1594), Krzysztof junior Kostka (1594-1602), Anna Kostka el familio Pilecki (1602-1603). En Kościerzyna naskiĝis ankaŭ Stanisław Bolesław Kostka, kiu dufoje estis delegito el Okcidenta Prusio en berlina parlamento en la jaroj 1907 kaj 1912 kiel reprezentantoj de la Distrikto Grudziądzki. Post la reakiro de sendependeco de Pollando li estis en la jaro 1920 kiel komisara Urbestro de Radzyń Chełmiński, kaj en la sekvonta jaro 1921 li estis la unua elektita dum balotoj la Urbestro de Świecie ĉe la Vistulo kaj li plenumis tiun postenon ĝis la 19a de januaro 1935.[1] Historio de Kościerzyna en la 17a kaj 18a jcLa trifojaj incendioj (brulegoj) de la urbo dum la 17a jc, trairoj de la armeoj kaj epidemio de pesto rezultis la malgrandiĝon de la loĝantaro. Laŭ la skribaj informoj el la dua duono de la 18a jc en la urbo loĝis nur 602 personoj. Tie naskiĝis Stanisław Ernest Denhoff (naskiĝis en la jaro 1673 en Kościerzyna – mortis 1728 Gdansko) - la litova Granda Hetmano (Granda Militestro), Starosto de Kościerzyna. Rezulte de la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 Kościerzyna eniris Prusion, malgraŭ tio la plimulto de la loĝantoj estis poloj. Fine de la 18a jc en Kościerzyna ekkreskis la juda socio. Tial en la jaro 1786 sur la tereno de la urbo estis establigita juda tombejo. Post la detruo de la juda tombejo dum la Dua Mondmilito, en la jaro 1939, kaj konstruado de novaj kvartal-loĝoj en la jaroj 1972-1976 restis neniaj spuroj de ĝi. La same okazis kun la sinagogo konstruita en la jaro 1845 ĉe la strato Psia (Hunda), nun ĉe la strato Tkaczyka, en la jao 1939 germanoj 100% detruigis ĝin, hodiaŭ la loko post la sinagogo estas tute libera de iaj konstruaĵoj.[1] Historio de Kościerzyna en la 19a jcPost la kreo en la jaro 1818 de la Distrikto Kościerski en la urbo aperis la setlantoj el Germanio, ĉefe la oficistoj kaj metiistoj. Tiam ekkomencis granda disvolvo de la urbo Kościerzyna. Oni konstruis la fervoj-linion al Gdansko, ankaŭ la bier-fabrikon, tabak-fabrikon kaj laktejon. Krome oni konstruis la lernejon por knabinoj (pensionaton), la porinstruistan seminarion kaj la viran gimnazion (pensionaton). En la 19a jc pligrandiĝis la politiko pri germanigado nomata kulturkampf (kulturbatalo). Dum la sepdekaj jaroj de la 19a jc Kościerzyna fariĝis la forta centro de poleco kaj la loko por disvolvo de la kaŝubaj ideoj. Sur la tereno de la urbo la 23an de februaro 1896 estis establigita la Gimnastika Societo "Falko", kiu servis en la batalo por nacieca konscio de poloj.[1] Historio de Kościerzyna en la komenco de la 20a jcKomence de la 20a jc daŭris la disvolvo de la urbo. En Kościerzyna estis establigita la Popola Banko kaj la Societo de Popolaj Legejoj, oni ekkomenis eldonadi la kaŝuba revuo „Gryf” (Grifo) kaj estis establigita la Kaŝuba Domo „Bazar” (Bazara) kun koncertejo, restoracio kaj hotelo. Post la Unua Mondmilito Kościerzyna doniĝis al Pollando. Post la Traktato de Versajlo en la jaro 1920 oni decidis pri la limo inter Pollando kaj Germanio. Rezulte de ĝi la distrikto Berent eniris Pollandon. Dum la dudeko da jaroj en la intermilita tempo ekkomencis disvolvi la industrio. En la jaro 1926 estis establigita unu el la plej granda en Pollando la viandproduktejo. Dum tiu tempo Kościerzyna estis grava turisma centro. Funkciis tie 4 hoteloj, 3 tutjaraj pensionoj, 7 restoracioj kaj 2 kafejoj. En la jaro 1931 tra Kościerzyna estis konstruita la karba fervojo, de Silezio al Gdynia, do tra tuta Pollando.[1] Historio de Kościerzyna dum la Dua MondmilitoLa disvolvon de la urbo rompis la eksplodo de la Dua Mondmilito. En la jaro 1939 Kościerzyna estis enkorpigita al la germania Tria Regno. Dum la germania okupacio (okupado) la loĝantoj de Kościerzyna estis persekutitaj, murditaj, transportitaj al la germanaj ekstermejoj (koncentrejoj) kaj perforte forloĝigitaj al la Ĝenerala Gubernio. La pola respondo en la ĉirkaŭaĵo de Kościerzyna dum la Dua Mondmilito estis la subtera agado de la partizanoj de la: Kaŝa (Konspira) Milita Organizaĵo „Gryf Pomorski” / "Pomeria Grifo", kiun gvidis loĝanta en Wejherowo Augustyn Westphal (1884-1946). La 8an de marto 1945 en la urbon eniris la sovetia Ruĝa Armeo. Tamen la kontakto de la loĝantoj kun la sovetiaj soldatoj, ofte farataj per ili la raboj kaj seksperfortoj - lasis nur la negativajn rememorojn.[1] Historio de Kościerzyna post la fino de la Dua MondmilitoPost la fino de Dua Mondmilito la urbo havis nur 8 milojn da loĝantoj. Dum la sesdekaj jaroj de la 20a jc la loĝantaro plinombriĝis danke al konstruo de novaj loĝ-kvartaloj. Nun loĝas en la urbo ĉirkaŭ 25 mil da loĝantoj. Dum la okdekaj jaroj estis komencita konstruado de nova granda hospitalo, finkonstruita en la jaro 1998. Danke al la entreprenomo de la loĝantoj, post la ekonomia krizo de la naŭdekaj jaroj de la 20a jc, nun la ekonomia situacio pliboniĝas. Disvolviĝas la turismo en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo.[1] Bibliografio:
ReferencojEksteraj ligiloj |