Klaus Scherer
| Klaus Scherer | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de marto 1943 (83-jaraĝa) en Leverkusen |
| Lingvoj | angla • germana • franca |
| Ŝtataneco | Svislando |
| Alma mater | Universitato de Kolonjo Londona Lernejo de Ekonomiko Universitato Harvard |
| Okupo | |
| Okupo | universitata instruisto (1973–2008) scienca esploristo psikologo socia sciencisto |
Klaus Rainer SCHERER (1943) estas iama Profesoro de Psikologio kaj direktoro de la Svisa Centro por Amsentaj Sciencoj en Ĝenevo. Li estas fakulo pri psikologio de emocio.[1] Li estas konata kiel redaktoro de Handbook of Affective Sciences kaj de kelkaj influaj artikoloj pri emocioj, esprimo, personeco kaj muziko.
Li estas ankaŭ fondinta redaktoro de la gazeto de la Usona Asocio pri Psikologio APA nome Emotion.[2][3]
La modelo de Scherer
La modelo proponita de Klaus Scherer (1984, 1988, 2001) donas precizan difinon pri la eco de emocioj. Ĝi difinas emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en kvin organaj sistemoj okazantaj interdepende kaj sinkrone responde al taksado de ekstera aŭ interna stimulo, rilate al centra intereso al individuo. Ĝi proponas difini emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en jenaj kvin organaj sistemoj: kogna (agado de la centra nerva sistemo), psikofiziologia (respondoj ĉirkaŭaj), motiva (ema respondi al evento), moviĝa (moviĝo, vizaĝa esprimo, vortigo), sentumo subjektiva.
La plej multaj teorioj pri emocio subtenas la ideon, ke la ĉefa eco de emocia sperto dependas de la rezulto de taksado de okazaĵo rilate al la supervivo kaj bonstato de la individuo. En la teorio de Scherer la aro de kriterioj ebliganta taksadon de okazaĵo estas nomata «stimulus evaluation checks (SEC’s)» (kontroloj de taksado de stimuloj). Post la rezulto de tiu taksado, eblas antaŭdiri la tipon kaj la intensecon de la emocio, kiun estigis la okazaĵo. La kontroloj estas organizitaj ĉirkaŭ kvar ĉefaj celoj, subdivideblaj en duarangajn celojn. La superaj kontroloj (SEC) korespondas al la plej gravaj tipoj de informoj, kiujn bezonas la organismo por havi ĝustan reagon.
Notoj
- ↑ "Tribune de Geneve 5th October 2007". Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Tribune de Geneve. Alirita la 4an de novembro 2019.
- ↑ Davidson, R. J.; Scherer, K. R. (2001). "Editorial". Emotion. 1: 3–4. doi:10.1037/1528-3542.1.1.3.
- ↑ Klaus R. Scherer retejo Social Psychology Network
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

