Klaus Buchner

Klaus Buchner
Persona informo
Klaus Buchner
Naskiĝo 6-an de februaro 1941 (1941-02-06) (85-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ekologie Demokratia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto de nefikcio
universitata instruisto
fizikisto
parlamentano Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMunkeno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klaus Buchner (naskiĝis la 6-an de februaro 1941 en Munkeno) estas germana fizikisto, universitata profesoro kaj politikisto, aktiva en la Ekologie Demokratia Partio (germane Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). Li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en 2014 kaj reelektiĝis en 2019, sed post nur unu jaro pludonis sian mandaton de 2019 ĝis 2024 en junio 2020 al la germana politikistino Manuela Ripa, kiu konfirmiĝis en la sekva baloto de junio 2024 kaj do havas EP-mandaton ĝis 2029.

Familio

Klaus Buchner estas la filo de la zoologo Hans Buchner (1906−1997) kaj ties edzino Edeltraud. Li estas edziĝinta, katolika kaj havas kvar infanojn, unu filon kaj tri filinojn. Unu el la infanoj estas de barata deveno, adoptita, el infanejo de patrino Teresa en Kolkato.

Profesia vivo

En 1960 Klaus Buchner en Munkeno finis la gimnazion per abitura ekzameno. Sekve li studis fizikon – unue en la du munkenaj universitatoj, Universitato Ludwig Maximilian (1960–1963) kaj Teknika Universitato Munkeno (1963-1964). Sekve li daŭrigis la studojn pri teoria fiziko en la Universitato de Edinburgo, kie li diplomiĝis. Inter la jaroj 1965 kaj 1970 li laboris en la Max-Planck-instituto por fiziko kaj astrofiziko en Munkeno, kies direktoro tiam estis Werner Heisenberg. En 1970 li doktoriĝis per verko pri eksperimenta fiziko.

Post esploraj sesioj en la ŝtata Universitato de Kioto (1971–1972), la universitato de Ĉandigaro, la ĉefurbo de Panĝabo (1972) kaj en la eŭropa esplorcentro en Ĝenevo, li iĝis profesoro pri matematiko en la Teknologia Universitato Munkeno.

Klaus Buchner en 2017

Politika kariero

En 1983 li membriĝis en la Ekologie Demokratia Partio de Germanio (germane Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). En tiu momento li ankoraŭ estis subtenanto de la uzo de atomenergio kaj esperis pri tolero de la grandparte forte kontraŭ-atomenergiaj sampartianoj. Du jarojn pli poste tamen ankaŭ li konvinkiĝis lukti kontraŭ la uzo de atomenergio. Jam antaŭ lia partia membriĝo li plurajn jarojn subtenis diversajn ekologiajn civitanajn iniciativojn. Ekde la jaro 1990 li estis prezidanto de la ekologia konsilio de sia partio. Inter 2000 kaj 2003 li estis partia vicprezidanto.

De 2003 ĝis 2010 Klaus Buchner estis prezidanto de la ekologie demokratia partio de Germanio. En la prezidanta baloto li pledis por tutgermania agado de la partio kaj sukcesis kontraŭ konkuranto, Uwe Dolata, kiu pledis por koncentriĝo de la partia aktivado nur en la federacia lando Bavario.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.