Klang
Klang (ĉine 巴生, tamile கிள்ளான்; pli frue Kelang) estas milionurbo de Malajzio, en Malaja duoninsulo, en subŝtato Selangoro. Bazaj informojGeografioKlang situas en valo laŭ rivero same nomata Klang en okcidenta parto de la lando. Kuala-Lumpuro troviĝas je 32 km-oj, Marhaveno Klang je 6 km-oj. HistorioLa loko estis loĝata ekde la bronzepoko. Baldaŭe diversaj sultanoj regis tie. En la 16-a jarcento portugaloj alvenis, kiujn sekvis la nederlandanoj en 1641, fine britoj en 1795. En la 19-a jarcento oni komencis minadi stanon en la ĉirkaŭaĵo, tial eĉ milito okazis. La britoj en 1874 finis la bataladon kaj ili konstruis fervojon en 1886. Poste oni komercadis per kaŭĉuko kaj kafo. Klang famas pri gantoproduktado. La urbo havas bonan aŭtovojan kontakton kun la ĉefurbo KlimatoKlang havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas inter 150-280 mm. La temperaturo estas averaĝe 30 °C. Vidu ankaŭ |