Kid Grid


Kid Grid

Disvolvo Tronix
Eldoninto Tronix
Programisto Arti Haroutunian[1]
Dato de lanĉo 1982: Atari
1983: C64
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64
Ĝenro Labirinta
Ludomaniero Unuludanta
vdr

Kid Grid (esperante Infana Krado) estas labirinta videoludo kiu multe inspiriĝas de Amidar (1982).[2][3] Ĝi estis verkita de Arti Haroutunian por 8-bitaj Atari-komputiloj kaj eldonita de Tronix en 1982.[1] Versio por Commodore 64 fare de la sama programisto aperis en 1983.[4] En Kid Grid, la ludanto moviĝas laŭ la horizontalaj kaj vertikalaj linioj de la ludkampo, ŝanĝante ilin de punkteca griza al plena blua. Kiam ĉiuj linioj ĉirkaŭ kvadrato estas kompletigitaj, la kvadrato estas plenigita. Mortigaj estaĵoj persekutas la ludanton.

Ludomaniero

La celo estas la kolorigo de ĉiuj linioj sur la krado moviĝante super ili, kaptante 35 kvadratojn entute. Kvar persekutantoj mortigas la ludanton ĉe kontakto : Moose, Squashface, Muggy, kaj Thuggy.[5] Ili aspektas unike, sed kondutas same. Demandosignoj hazarde aperas en kelkaj kvadratoj kaj donas krompoentojn kiam kaptitaj.[6] Premante la stirstangan butonon momente paralizas la malamikojn, tiel ke ili ne plu moviĝas kaj estas trapaseblaj de la ludanto (analoge al "saltetoj" en Amidar).[5] Fiksita nombro de paralizoj estas disponebla.

Estas kvin elekteblaj malfacilec-niveloj, kaj la ludo povas esti ludata kun 3, 5, aŭ 7 paralizoj.[3]

Disvolvo

Arti Haroutunian verkis Kid Grid dum du monatoj uzante la asemblilan kartoĉon de Atari.[7] Li mem programis la Commodore 64-version. Tronix publikigis revuajn anoncojn reklamantajn ambaŭ Kid Grid kaj alian ludon de Haroutunian, Juice!, menciinte lian nomon.[8]

Recenzo

La infano, sube meze de la ekrano, postlasante bluan linion (8-bita Atari)

La recenzisto de Antic nomis ĝin "la plej ekscita mutacio de Pac-Man kiun mi iam ludis."[9] David H. Ahl kritikis la simplismajn sonajn efektojn, sed konkludis, "Ĉio en ĉio, ni trovis ke Kid Grid estas unu el la plej lueble kaj allogaj ludoj ĉirkaŭe. Ĝi estas ĉarma, rapida, kaj amuza."[6]

En Electronic Games legeblas, ke "la ludmekaniko sola igas ĉi tion unu el la plej devigaj, tute allogaj defioj en la mondo de komputila ludado" kaj "Kid Grid estas plena je ludvaloro ĝis siaj oreloj kaj sufiĉe rapida por konkuri eĉ kun sia inspiro, Amidar."[2] Electronic Fun with Computers & Games ankaŭ komparis Kid Grid kun Amidar, tamen rimarkante tri diferencojn : "la krado estas kvadrata, ne neregula... ne estas bonusraŭndo (aŭ bonuspoentoj por finado de krado) kaj la monstroj estas pli deciditaj mortigi vin kaj malpli celas amuziĝi."[3] Creative Computing eĉ nomis ĝin "bona hejma versio de arkada sukceso".[10]

En "C−"-recenzo, Addison Wesley Book of Atari Software 1984 skribis, "la absoluta simpleco de la ludo laboras kontraŭ ĝi post ripetita ludado. Estas nur unu labirinto kaj simpla strategio por resti unu paŝon antaŭ la persekutantaj estaĵoj."[11]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. 2,0 2,1 Richardson, Will (May 1983). "Computer Gaming: Kid Grid". Electronic Games. Vol. 1, no. 15. pp. 66–67.
  3. 3,0 3,1 3,2 (February 1983) “Kid Grid”, Electronic Fun with Computers & Games, p. 65. 
  4. Kid Grid ĉe Lemon64
  5. 5,0 5,1 Kid Grid Atari Manual. Tronix (1982).
  6. 6,0 6,1 Ahl, David H. (May 1984). "Thirteen Great New Games". Creative Computing. p. 121.
  7. (April 1984) “Interview: Arti Haroutunian”, ROM (5), p. 8. 
  8. Tronix magazine ad.
  9. Welch, Bryan (August 1983). "Product Reviews: Kid Grid". Antic. Vol. 2, no. 8. p. 92.
  10. Anderson, John (September 1983). "A Gaggle of Games for Atari". Creative Computing. p. 114.
  11. (1984) Addison Wesley Book of Atari Software 1984. Addison Wesley.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.