Keŝmo

Keŝm
La roka valo Ĉahkuh sur Keŝm
La roka valo Ĉahkuh sur Keŝm
insulo
Situo Persa golfo
Geografia situo 26° 45′ N, 55° 49′ O (mapo)26.7555.816666666667397Koordinatoj: 26° 45′ N, 55° 49′ O (mapo) f1
Keŝm (Persa Golfo)
Keŝm (Persa Golfo)
DEC
Lokigo de Persa Golfo en Irano

Map

Longo 136 kmf2
Larĝo 40 kmf3
Areo 1 491 km² f4
Plej alta loko Namakdan
397 m ü. NHNf5
Ŝtato Irano Irano
Teritorio Provinco Hormozgan
Loĝantaro 113 846 (2010)
76 loĝ./km²
vdr

KeŝmKeŝmo[1] (perse قشم, angle latinlitere Qeshm) estas irana insulo en la Ormuza markolo ĉe la orienta fino de la Persa golfo. Per la Markolo de Ĥuran la insulo estas dividata de la kontinenta parto de Irano.

La insulo havas areon de proksimume 1500 kvadrataj kilometroj kaj longon de pli-malpli 136 kilometroj - sekve ĝi estas kaj la plej granda insulo de la Persa golfo kaj de la ŝtato Irano. La insula surfaco estas plejparte roka kaj preskaŭ senplanta.

jen la Ormuza markolo en la Poŝatlaso de la mondo de 1971. La insulo Ormuzo tie estas tro eta por montriĝi, sed videblas la pli granda insulo Keŝmo

Dum la antikva epoko la insulo estis konata sub la nomo Aleksandria. Pro sia strategie grava situo poste multaj regnoj batalis kontroli la insulon, ekzemple la regno Elamo, la umajadoj, abasidoj, britoj kaj portugaloj. La brita navigisto kaj malkovrinto William Baffin dum la jaro 1622 sur la insulo en batalo kontraŭ la portugala armeo estis mortige vundita.

Dum la jaro 1645 la nederlandanoj okupis la insulon, sed reforlasis ĝin malmultajn jarojn poste. Nuntempe la insulo estas sendogana ekonomia zono, simile al la pli okcidenta irana insulo Kiŝ en la Persa golfo, kaj pro tio gajnis signifon por la internacia komerco.

Referencoj

  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Keŝmo" en la du-paĝa mapo 20.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.