Persa golfo

Persa golfo
marogolfo

Mapo de Persa Golfo.

Mapo de Persa Golfo.
Profundeco
  Maksimuma 104 m
Larĝeco 380 km
Longeco 1,000 km
Areo 239,000 km²
Supra tutaĵo Hinda Oceano
Najbaraj tutaĵoj Ormuza markolo
Omana golfo
Kontinento Azio
Landoj  Irano
 Irako
 Kuvajto
 Kataro
 Barejno
 Sauda Arabio
 Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
 Omano
Koordinatoj 26° 0′ 0″ N, 52° 0′ 0″ O (mapo)2652Koordinatoj: 26° 0′ 0″ N, 52° 0′ 0″ O (mapo)
Persa golfo (Persa Golfo)
Persa golfo (Persa Golfo)
DEC
Persa golfo sur la mapo de Persa Golfo
Map
Persa golfo
Alfluantoj Ŝatt al-Arab
vdr

La Persa golfo situas en la nord-okcidento de la Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio.

jen la Persa golfo, oriente limigiga per la Ormuza markolo, en la Poŝatlaso de la mondo de 1971

En oriento ĝi per la Ormuza markolo kaj la Omana golfo ligiĝas kun la Araba maro. Ĝia areo ampleksas 240 000 km². La golfo havas profundon de ĝis 115 m; ĝi longas 1000 kilometrojn kaj la maksimuma larĝo estas 370 kilometroj. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe la irana bordo montara. La Persan golfon enfluas la rivero Ŝatt al-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok landoj havas bordojn rande de la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Sauda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas Fao (Irako), Basra (Irako), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura, Manamo (Barejno) kaj Um-Sajd (Kataro).

Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Iraka-irana milito de 1983 kaj la Iraka-kuvajta konflikto de 1991 granda kvanto da nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj.

La areo de la Persa Golfo malrapide malkreskadis dum la lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de la Ŝatt al-Arab en sia delto.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.