Kazublo

Kazublo laŭdesegne de la antikveco.

Kazublo[1] estas liturgia ornato sen maniko propra de tiu kiu mescelebras ĉe kaj katolika kaj ortodoksa kaj anglikana kaj luterana kaj aliaj kristanaj eklezioj.

Rilate katolikojn, Principoj kaj normoj por la uzo de la Roma Meslibro, krome reprenitaj de la instrukcio Redemptionis Sacramentum (2004), indikas la kazublon kiel ornato propra de celebranta sacerdoto kaj la agojn strikte kunligitajn al tio. La normoj krome antaŭvidas ke sub la kazublo oni vestu laŭorde: la amikto, la albo, kie antaŭvidite, la liturgia zono, kie antaŭvidite, kaj la stolo; sub la kazublo la episkopo en pontifikaj mesoj aldonas la dalmatikon.

La kazubloj povas esti diversstilaj kaj diverskoloraj laŭ la "Eŭkologio" (studo pri preĝoj) kaj la liturgia memoro celebrata. Ĉiu kazublo estas provizita per propra stolo kaj foje ĝi povas esti konfekciita en stila-kolora harmonio kun aliaj ornatoj kiel mitro, dalmatiko kaj pluvialo.

Origino de la kazublo

La Kardinalo Kamilo Ruini surmetinta kazublon kun la larĝa kolumo kaj centra granda stolo.

La nomo “kazublo” devenas pro similo, substrekas Isidoro de Sevilo, de malgranda domo: ekspliko kiu adaptiĝas la tipa formo de la vesto kiu origine komplete envolvis la vestiton per ĝi. La ŝtofo, fakte, atingas la pojnojn en la supra flanko kaj ĝis la tibio en la malsupra flanko.

En la vivo de Sankta Patricio el Muirĉu estas atribuata al la Druidoj la profetaĵo kiu volus ke venus iu “en sia domo surkape tarborita” [2] klara referenco al la kazublo.[3]

Per la termino “kazublo” oni difinis, krome, ĉelon loĝatan de monaĥo kaj malgrandan kamparan kapelon.

Tiu vesto-ornato devenas, kiel ĉiuj liturgiaj ornatoj, el la antikvaj grekaj kaj romaj-romiaj vestoj; fakte, kazublo devenas el roma 'paenula (pènula) tre simila, proforme kaj pro karakterize. kazublo.

Ĉu casula (kazublo) aŭ pianeta?

En antikvaj ekleziaj dokumentoj troviĝas samsence “casula” kaj “pianeta” kaj tiel ankaŭ en la katolikaj modernaj dokumentoj.[4]. Sed ekde la Dua Vatikana Koncilio estas uzata preskaŭ ekskluzive la termino “kazublo”.

Historio

Laŭlonge de la tempo, la vesto, kiu origine atingis la kalkanojn el ĉiu partoj de la korpo, trafis ŝanĝojn en la longo sur la brakoj kaj kruroj. Ĝi fariĝis vesto duonrigida, subŝtofita, kiu ne kovris iujn perojn de la brakoj kaj bezonis esti vestita kun kunligoj ĉe la flankoj.

Ĉiukaze kazublo ricevis ŝanĝojn rilate mezurojn kaj formojn ankaŭ el la landaj kaj regionaj stiloj kaj foje – se resti en la katolikaj medioj – iuj novaĵoj estis riproĉataj kaj malpermesitaj de la romaj kongregacioj.

En la kreado de kazublo ekscitiĝis la arta genio de famaj artistoj, ŝtofistoj, desegnistoj, oraĵistoj... Kaj multaj apudreĝejaj muzeoj aŭ muzeaj kolektoj ilin diligento montras al vizitantoj. Tiuj artaj kazubloj, ore kaj arte plivalorigitaj, kies realigo kontentigis la artan genion de kristanoj, foje estis juĝataj elepeso elmontroj ne multe kristana kaj kritikataj. Sed la kristana popolo esta farita ankaŭ de artistoj kiuj rajtas esprimi sian kredon perarte.

Vidu bildaron:

Notoj

  1. artikolo "kazublo" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, reta versio.
  2. Latine: In sia domu capiti perforata.
  3. anglalingva artikolo "Chasuble" en la retejo newadvent.org
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-24. Alirita 2013-07-12 .

Eksteraj ligiloj

  • [1] Instrukcio Redemptionis Sacramentum.
  • [2] Kasublo en Cathopedia, reta katolika enciklopedio

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.